Amo al la Vivoj
(Parto 1) (Parto 2) (Bilda Versio)
Antaŭparolo
1. La Ploranta Simio
2. Dankemo de Testudo
3. Reĝo Ĉeng Tang kaj la Reto
4. Zi Ĉan kaj la Fiŝoj
5. Jadbastona Supo
6. Dankema Cervo
7. Savi la Fiŝojn
8. Rekompenco de Paruo
9. Savi Kolombon
10. Angiloj en la Urno
11. Lango de Granda Ŝju
12. Trimonata Sufero
13. Ermito kaj Birdo
14. Vivliberiga Lageto
15. Viro Sentima al Morto
16. Savo al Draka Filo
17. Rakonto de Sramanero
18. La Patrina Cervo
19. Fiŝo Aliformiĝinta
20. la Deka kaj la Unua
21. Entombigo Farita de la Birdoj
22. Generalo Maŭ kaj la Testudo
23. Abeloj kaj Miskondamnito
24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
25. Majstro Hŭineng
26 . Kadavroj de Bestoj
27. La Lango de Kapro
28. Puno pro Krueleco
29. Kuracisto Testudo
30. Bravaj Kokoj
31. Kompatemo ĉe la Tablo
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago
33. Ŝanĝebleco de Sorto
34. Plilongigi Vivon
35. Seninfana Riĉulo
36. Kara Vivo
37. Malfeliĉa Rakonto
38. Terura Morto
39. Terura Festeno
40. Vizito de Animo-kolektanto
41. Farmulo kaj Serpento
42. Venĝo de Angilo
43. Veneno Ŭang
44. Favoro al Helikoj
45. Prezo por Kontraŭleĝo
46. Ekzekuto de Angiloj
47. Mono Sangomakulita
48. Birdoj Omaĝantaj al la Reĝo
49. Imuneco sen Vakcinado
50. Venĝo de ranoj
Antaŭparolo
Bonvenon!
Baldaŭ vi iros en la malsaman mondon, pri kiu vi preskaŭ havas nenian ideon, ke ĝi ekzistas.
Kvankam plej multaj rakontoj el tiuj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
Sed eble vi ne rimarkis pri tio, ĉar vi ne komprenis; kaj eĉ se vi komprenis, la kialo de via malatento kuŝis en tio, ke vi neniam lernis kiel observi.
Antaŭe plejparto de la rakontoj estis neniam rakontitaj ekster ĉinio. Tio estas la nova kampo de via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni. Iujn el la rakontoj eble vi ne komprenas, aliajn eble vi eĉ ne kredas. Sed ĉiuj rakontoj estas ne malveraj.
Ili estas veraj, ĉar ili estas simpla priskribo de la universaj leĝoj. La nunaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe da aliaj aferoj ĉiutagaj, kiuj estas malfacile rimarkeblaj kaj estis tute ne konataj de ni antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longe. Kvankam la sciencistoj ankoraŭ ne rimarkas ilin, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploron.
Ĉiu rakonto donas al vi gravan lecionon. Se vi lernos tiujn lecionojn bone, vi do gajnos ĝuojn de bonfarto, inteligenteco kaj feliĉo.
Se vi ignoros ĉi tiujn lecionojn, kaj rompos la leĝojn de la universo..., eble vi fariĝos viktimo iam en la cent-unua rakonto.
Ĉu vi estas pretaj? Bone, ni komencu!
Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. Brilis la kirasoj de la soldatoj kaj flirtis la standardoj en la milda brizo.
Post la soldatoj rajdis pluraj generaloj kun glavoj kaj lancoj en la mano, kaj sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la ganda reĝo de Ĉu-regno.
Ĉiujare la reĝo gvidis la armeon por inspekti sian landon, ĉasi, aŭ trejni la soldatojn, forlasante la enuige malnovan palacon.
La reĝo havis generalon nomatan Jang Joŭĝji, kiu famas pro sia arkopafado. Eĉ en la nuna tempo, jarmilojn poste de tiam, oni ankoraŭ memoras kiel bone li pafis per arko. Li neniam maltrafis. La reĝo tre fidis al li. Dum la ĉasado la kunikloj, cervoj kaj ĉiuj aliaj bestoj fuĝis tien kaj reen terurite, tamen nenie ili kapablis sin kaŝi for de la sagoj de Generalo Jang. Se li pafus centfoje, li trafus dekoble dek foje...
En la ebenaĵo estis arbo granda kaj maljuna. Kiam la soldatoj preterpasis ĝin, ili aŭdis bruon kaj vidis simion sur la branĉoj supre. Ĝi saltadis malrespektoplene, mokadis la ĉasantajn soldatojn kaj eĉ ĵetis nukson al ili.
"Bonege, beluleto. Mi donu al vi lecionon." diris iu arkopafisto dum li celis sian pafarkon al la simio. Sed je lia pafo, la simio sin flankenigis per artifiko, kaj lasis la sagon flugi sentrafe en la aeron. Tio okazigis ridegon el la milita trupo.
Li pafis alifoje, sed la simio neniel provis eviti la sagon. Anstataŭe, ĝi kaptis la flugantan sagon, ĝin snufis malestime kaj rompis duparte.
Tiam la soldatoj freneziĝis de kolero. Ili pafadis sagojn al la simio, tamen ĝi reagis saĝe kaj lerte, ke ĝi kaptadis iliajn sagojn en la aero kaj des pli mokis ilin.
Kiam la reĝo vidis la malestiman simion, li ordonis, ke Generalo Jang pafu ĝin.
La simio ŝajne ekkomprenis tion. Tuj kiam Generalo Jang rajdis al la arbo, la simio ekploris. Larmoj fluadis sur ĝian vizaĝon, kaj ĝi ploris kaj kriis korŝire.
La reĝo demandis: "Pro kio la simio ploras?"
Generalo Jang respondis: "Eble ĝi konscias, ke miaj sagoj neniam maltrafas. Do kiel ajn lerta kaj saĝa ĝi estas, ĝi ne povas eviti morton kontraŭ la ordono de Via Moŝto. Jen pro tio ĝi ploras."
La reĝo mallevis sian kapon kaj pensis pri tio. Kiel malĝoja estus la simio! Ĉiuj aliaj bestoj suferus sammaniere. Kompato estiĝis kaj ondiĝis en la koro de Lia Moŝto, kaj li ordonis Generalon Jang demeti sian armilon, kaj haltigis la armeon por ke la bestoj ne plu suferu de tio.
Li revenis al la ĉefurbo antaŭtempe. Oni eksciis, ke la reĝo estis emociita de la simiaj larmoj. Ĉiuj homoj en la regno sentis sin feliĉaj sub la regado de tiel bonkora kaj amema reĝo, ili do laboradis pli diligente por sia regno. Ekde tiam Ĉu fariĝis prospera kaj potenca regno dum centoj da jaroj.
Dum Ĝin-dinastio en la kvara jarcento estis aĝulo en Ŝangjin-gubernio. Lia nomo estis Kong Ju. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pro siaj malplej altaj rango kaj salajro.
Foje li vidis testudon mortigota por kuiri. Tiam li eksentis kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera.
Ŝajne la testudo bone komprenis, ke Kong Ju savis ĝian vivon. Ĝi do senĉese turnis sian kapon por rigardi al li. Kong Ju najlis sian rigardon al la testudo ĝis ĝi malaperis el lia vidkampo.
Plurajn jarojn poste Kong Ju promociiĝis al pli alta rango. Gvidante sian armeon, li subigis ribelon, kaj pro la brila sukceso la reĝo nomumis lin Lordo en la kortego. Tio estis alta rango dum tiu periodo.
La oficista atestilo por la lordo estis metala sigelilo. Je la promociiĝo de Kong Ju, la kortegaj metiistoj ekmuldis por li sigelilon, tamen eksteratende, la sigelilo elmuldiĝis en la formo de retrorigardanta testudo. Oni opiniis tion stranga, kaj refandis ĝin por fari la novan, sed refoje, la nove elmuldita sigelilo ankoraŭ similis al retrorigardanta testudo. La metiistoj provadis foje kaj refoje, kaj ĉiuj el ili inspektis dum la muldado, sed ĉiufoje, la nove farita sigelilo aspektis tiel, kiel testudo kun la kapo turnita malantaŭen por ion rigardi.
Tio mirigis la metiistojn. Ili do decidis viziti la novan lordon por peti lian klarigon. Ili genuiĝis antaŭ li kaj raportis: "Via Lorda Moŝto. La Reĝa Moŝto ordonis nin muldi sigelilon kiel atestilon por via nova posteno, tamen, ĉiufoje, kiam ni elmuldis la sigelilon, ĝia supra parto havas formon de retrorigardanta testudo."
"Daŭrigu," diris Kong Ju, "kaj muldu ĝin denove."
La metiistoj agis laŭ lia ordono, tamen alifoje, la sigelilo elmuldita aspektis same kiel antaŭe. Tio konfuzis Kong Ju. La informo pri tiu strangaĵo diskoniĝis ĉie, kaj eĉ atingis la reĝon.
La reĝo alvenigis Kong Ju por informiĝi, pro kio la sigelilo ĉiam elmuldiĝis en formo de testudo, sed Kong Ju havis nenian ideon pri tio.
Dum hejmenirado la lordo subite rememoris ion. En la sekvanta tago kiam li estis en palaco, li raportis al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi, via humila subulo, pripensis la aferon pri la sigelilo en formo de testudo, kaj eble trovis la kaŭzon.
"Antaŭ multaj jaroj, mi hazarde vidis fiŝkaptistojn kuirontaj testudon kaptitan de ili, kaj sentis kompaton al la besteto. Mi do aĉetis ĝin pagante al ili, kaj forliberigis ĝin en la akvon. La testudo ŝajne bone komprenis, ke mi savis ĝian vivon, ĝi do naĝis al la supro de la akvo kaj senĉese fiksis sian rigardon al mi retroturninte sian kapon, ĝuste kiel la formo de tiu ĉi sigelilo.
"Via Reĝa Moŝto ĵus promociis min al la pozicio de Lordo, kaj ankaŭ la lorda sigelilo havas formon de testudo, tio eble aludas, ke la alta rango, kiun Via Reĝa Moŝto donis al mi, venis de la testuda dankemo. Eble mia bonkora konduto emociis Ĉielon."
La reĝo diris al siaj korteganoj: "Tiuj, kiuj faras bonon, rikoltas bonon. Lordo Kong Ju ja estas bona ekzemplo por tio."
Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Ĉeng Tang. Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili.
Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis la plaĉan veteron. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovrantan la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj bestoj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte:
Ĉiuj birdoj en la ĉielo,
Ĉiuj bestoj sur la tero,
Ĉiuj bestoj de la nordo, okcidento, oriento kaj sudo,
Venu en mian reton,
kaj neniu plu forfuĝu el ĝi.
La reĝo Ĉeng Tang maltrankviliĝis vidante tiel avidan kaj senkoran ĉasiston, sed li estis ankaŭ saĝa budhano. Do li ne ordonis la ĉasiston ĉesigi la ĉasadon. Anstataŭe, per sia reĝa mano li malfermis tri flankojn de la reto, kaj lasis nur unu ferma.
La ĉasisto ne povis diveni, kion faras la reĝo, sed li ne aŭdacis haltigi lin. Tiam li aŭdis la reĝon preĝi laŭte:
Trapasu, tiuj volas trapasi la reton de la dekstro;
Trapasu, tiuj volas trapasi la reton de la maldekstro;
Trapasu, tiuj volas trapasi la reton de la supro;
Trapasu, tiuj volas trapasi la reton de la malsupro.
Nur tiuj, kiuj ne plu volas daŭre vivi, venu en mian reton.
La ĉasisto ekkonsciis pri siaj avideco kaj senkoreco. Li do rakontis al ĉiuj, kiel bonkora estas la reĝo. Ĉiuj popolanoj ekhavis fidon je la reĝo Ĉeng Tang.
Ŝang-dinastio fondita de Reĝo Ĉeng Tang regis Ĉinion pli ol 600 jarojn.
Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Ĉan estis ĉefkortegano en Regno Ĉen dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.). Konfuceo iam laŭdis lin pri lia brila saĝo. Nuntempe la ĉina popolo ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn aferojn kaj neniam mortigis bestojn.
Iutage amiko donacis al li plurajn vivajn fiŝojn. Ili povus fariĝi bongusta manĝaĵo. Zi Ĉan akceptis la donacon ĝojplene kun granda dankemo. Poste li alvenigis sian servistinon.
"Portu la fiŝojn kaj liberigu ilin en la fiŝ-lageton en la korto."
Lia servistino diris: "Honora Mastro, la fiŝoj estas vere raraj. Se vi metus ilin en la fiŝ-lageton, ĉar la akvo de la lageto estas ne tiel klara kiel de la rojo, do la fiŝkarno fariĝos malmola kaj ankaŭ malpli bongusta. Ni devus kuiri ilin senprokraste!"
Zi Ĉan ridetis kaj respondis: "Mi estas la mastro, do obeu min. Kiel mi povus mortigi fiŝojn tiel kompatindajn kaj senkulpajn pro ilia bongusteco? Mi ne povas toleri tion."
La servistino do obeis la ordonon. Kiam ŝi metis la fiŝojn en la lageton, ŝi diris al ili, "Vi estas fiŝoj bonsortaj. Se vi estus donacitaj al aliulo anstataŭ al mia mastro, nun vi jam estus kuirataj en la poto."
En Ŭenĝou, Ĝeĝjang-provinco estis knabo nomata Ŝjao Ĝen. Iun nokton li sonĝis, ke feo en ora kostumo venis kaj diris al li: "Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj, Knabeto." Li eksentis timon post vekiĝo. Li malĝojis, ke li devos morti tiel juna.
La patro de Ŝjao Ĝen estis registara oficisto. Li estis honesta, tial li promociiĝis kaj estis sendita al Siĉuan-provinco malproksime de sia hejmloko. Ŝjao Ĝen ne volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne povos vivi longe. La patro sciis nenion pri la sonĝo de la filo kaj insistis, ke li iru kune.
Je la tago kiam la patro venis al sia posteno, la lokaj oficistoj festenis por bonvenigi lin, kaj ankaŭ Ŝjao Ĝen estis invitita. Kiel kutime, en la speciala festeno tri pladoj estis servitaj antaŭ la ĉefa manĝaĵo nomata "jadbastona supo".
La metodo fari la jadbastonan supon estis tre kruela. Oni ĝisruĝe ardigis feran bastonon kaj penetrigis ĝin en mamon de la bovino por ke la lakto koaguliĝu al la ĝi. Kiam oni eltiris la bastonon, tiuj aspektis el blanka jado, kaj iuj opiniis la supon el tio bongusta.
Dum Ŝjao Ĝen atendis la komenciĝon de la festeno, li hazarde iris en la kuirejon. Tiam li vidis bovinon ŝnure ligitan al kolono kaj feran bastonon ardigatan en brulanta forno. Li do demandis al kuiristo, kaj la kuiristo respondis al li, kion oni faros. Informiĝinte pri tio, Ŝjao Ĝen hastis al sia patro kaj petis, ke li haltigu ilin. Li petis: "Oni penetrigos ruĝe ardigitan bastonon en mamon de bovino por fari bongustan manĝaĵon, tamen, kiel dolore suferus la bovino. Paĉjo, bonvolu haltigi ilin. Ne lasu ilin fari tiel teruran manĝaĵon!"
Lia patro estas viro bonkora, do li senprokraste ordonis ilin ŝanĝi la menuon kaj liberigi la bovinon. Plurajn noktojn poste, la feo en ora kostumo revenis en la sonĝon de Ŝjao Ĝen. Ĉifoje li diris kun ĝojo: "Knabeto, vi faris bonan aferon kaj ne plu mortos juna. Kaj krome, vi sukcesos en la kortega ekzameno kaj fariĝos unu el la plej altaj oficistoj en Ĉinio. Tio estas la rekompenco por via bonfaro."
Ŝjao Ĝen elkreskiĝis kaj vere gajnis altegan pozicion en la kortego, kaj krome li vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj.
En verda arbaro rojo fluis gurgure preter la domo sidanta inter belaj floroj.
La suno brilis en la blua ĉielo. En la korto de la domo ludis knabeto. Subite entrudiĝis cervo. Ĝi hokis la knabeton je la vestaĵo per korno kaj forkuris. Timigita, la knabeto ploregis plengorĝe. Aŭdinte tion, lia patrino elkuris por vidi, kio okazas. Ŝi vidis, ke cervo kuras al la montaro portante ŝian infanon.
La terurita patrino tuj postkuris la cervon per sia tuta forto, kaj ŝi baldaŭ trovis, ke la knabeto sidas sekure en la herbejo. Kiam li vidis sian patrinon, li ekridis kaj etendis siajn brakojn al ŝi. La patrino ĉirkaŭprenis lin en la sinon kaj eklarmis de ĝojo.
Ŝi hastis hejmen kun sia karuleto. Sed kiam ŝi atingis sian hejmon, ŝi haltis stupore pro la vidaĵo. Tuj post kiam ŝi elkuris por atingi la cervon kaj sian infanon, falis la arbego malantaŭ la domo kaj rompis la tutan domon. Je tio dispeciĝis ĉiuj muroj kaj ĉiuj tegoloj. La hundo kaj kokinoj en la domo mortis en la katastrofo. Se ŝi restus en la hejmo kun sia infano, ili certe...
Tiam la patrino ekmemoris okazaĵon antaŭ ĉirkaŭ unu jaro. Iutage cervo kuris en ŝian domon por sin savi de la ĉasista postkurado. Ŝi sentis kompaton al la kompatinda besto, kaj tuj kaŝis ĝin per eluzitaj kostumoj. Kiam la ĉasisto enkuris, li ne povis trovi la cervon, kaj opiniis, ke ĝi jam elkuris tra la posta pordo. Do li hastis eksteren por daŭrigi la serĉadon. Kiam la ĉasisto estis malproksima, ŝi ellasis la cervon, por ke ĝi reiru al la arbaro.
Ŝajne la cervo komprenis, ke ŝi savis ĝian vivon. Kiam ĝi eliris, ĝi kapklinadis al ŝi senĉese, esprimante sian dankon al ŝi por la bonkoreco.
Ŝi neniam antaŭvidis, ke la cervo povus memori ŝian helpon. Kiam la cervo iamaniere perceptis, ke la arbego falos rekte kontraŭ ŝin, ĝi revenis por rekompenci la favoron de la vivsavinto.
Kiam la patrino rememoris ĉion ĉi, ŝi diris: "Savi alies vivon ja estas same kiel savi la propran."
Antaŭ 2000 jaroj en antikva Hindujo troviĝis rivero, ĉe kiu estis lageto plena de fiŝoj. La fiŝoj vivis feliĉe en la klara akvo, kaj ili saltetis, naĝis kaj flosis ĝojplene en sia akva palaco.
Ne pluvis por longa tempo. La akvo vaporiĝis tagon post tago, kaj ĝis fine, la lageto preskaŭ sekiĝis. Se la lageto estus sekiĝinta, ĉiuj fiŝoj mortus en la varmega suno.
La suno daŭre bakis la sekan teron. Iutage, maljunulo hazarde piediris preter la lageto. Vidinte la preskaŭ sekiĝintan lageton, lia koro ekpleniĝis de maltrankvilo kaj kompato. Li iris al la reĝo kaj raportis: "La akvo de la fiŝa lageto preskaŭ sekiĝis, do la fiŝoj estas en granda danĝero. Se plaĉas al Via Moŝto, bonvolu sendigi dudek elefantojn porti akvon por savi la kompatindajn fiŝojn."
La reĝo estis fervora budhano. Aŭdinte la peton de la maljunulo, li respondis afable: "Estas laŭdinde, ke vi havas tiel kompateman koron. Iru al la reĝa elefantejo kaj uzu laŭplaĉe tiom, kiom vi bezonas por porti akvon."
Kun la konsento de la reĝo, la maljunulo kaj liaj du filoj iris al la reĝa elefantejo kaj elektis dudek elefantojn el la plej bonaj. Ili iris kune al vinejo kaj prunte prenis ledajn sakojn kiel eble plej multe ― tiam en Hindujo la ledaj sakoj estis uzataj por teni vinon. Ili kondukis la elefantojn al la rivero, ensakigis akvo, portis la pezajn sakojn al la lageto per la elefantoj kaj verŝis la akvon en la fiŝan lageton.
Post ilia foja kaj refoja akvo-transportado, la lageto pleniĝis tiel, kiel antaŭ la sekiĝo. La fiŝoj en la lageto estis savitaj. Ili denove saltetis, naĝis tien kaj reen kaj sin amuzis ĝojplene.
Vidante la ĝojplenajn fiŝojn kaj la ondetojn kaŭzitajn de la fiŝoj, la longtempa maltrankvilo de la maljunulo forvaporiĝis.
Je la noktiĝo, li revenis kune kun siaj filoj kaj raportis tion al la reĝo.
En la periodo de Han-dinastio antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj vivis familio Jang ĉe Hŭajin-montaro. Ili estis kamparanoj, kaj havis unusolan filon nomatan Jang Baŭ ("Baŭ" signifas "trezoron" en la ĉina lingvo).
Jang Baŭ estis ne nur saĝa kaj bonkora, sed ankaŭ bela kun delikataj brovoj kaj brilantaj okuloj. Liaj gepatroj forrazis liajn harojn krom du tufojn postlasitajn sur la verto kaj ligis ilin en du tuberojn. Ĉiuj opiniis, ke li estas inteligenta kaj sprita.
Jang Baŭ amis naturon kaj ofte ludis en la arbaro de Hŭajin-montaro. Kiam li estis naŭ-jara, foje li ludis ekstere kaj aŭdis panikan krion de supre. Li levis la kapon kaj vidis, ke strigo kaptas paruon. Ekvidinte la knabon, la timigita strigo forlasis la paruon. La paruo falis sur la teron de supre, kaj kuŝis tie senmove kaj senkonscie.
Formikoj alvenis por forporti la paruon kiel manĝaĵon, sed la paruo, vundiĝinta pro la kapto striga kaj defalo, ne kapablis sin savi de la ilia atako. Jang Baŭ alkuris, prenis la paruon en la manon kaj forbalais la formikojn. Li portis la paruon en sian hejmon kaj metis ĝin en bambuan kaĝon.
Li tre ŝatis tiun ĉi birdeton, flegis ĝin per krizantemaj petaloj kaj kuracis ĝian vundon. Kiam ĝi tute resaniĝis kaj kapablis flugi, li lasis ĝin libera en la arbaron.
"Jen vi denove liberas. Atentu pri la strigoj. Ĝis revido!"
Ne longe poste, li havis strangan sonĝon. Knabeto en bruna kostumo venis danki lin por sia vivo. Li donacis al Jang Baŭ kvar braceletojn el blanka jado, dirante: "Mi estas servisto de Ĉiela Reĝino. Vi savis mian vivon. Mi donacu al vi braceletojn el valoraj jadoj por esprimi miajn dankon kaj ankaŭ bondeziron, ke viaj posteuloj estu senmakulaj kiel puraj jadoj kaj prenu la plej altrangajn postenojn en la kortego."
Jang Baŭ intencis fordanki la donacojn, sed pro la insisto de la malgranda knabo, finfine li akceptis ilin. Kiam li vekiĝis, li trovis, ke tio estas nur sonĝo.
"Tio ja estas stranga sonĝo," li pensis skuante la kapon.
La filoj, nepoj, pranepoj kaj pra pranepoj de Jang Baŭ vere estis senmakulaj kiel puraj jadoj kaj okupis la plej altajn rangojn en la kortego.
Estis tago senera kaj bela.
Budho piediris tra la arbaro. Li vidis grandan aglon ĉasanta kolombon. Apenaŭ la aglo plonĝis por kapti la kolombon, la kolombo vidis Budhon kaj tuj sin kaŝis en lian sinon. Budho protektis ĝin de la aglo. La aglo alflugis sur branĉon kaj diris: "Vi kapablas savi la kolombon, tio ja signifas mortigi min de malsato. Vere malica vi estas!"
Budho respondis afable, "Diru al mi, kion vi volas manĝi. Tion mi donu al vi."
La aglo respondis: "Mi manĝas viandon."
Budho elprenis tranĉilon kaj tranĉis pecon da karno el sia brako. Li donis ĝin al la aglo, sed la aglo plendis, "La karno de la kolombo estas pli multa ol tio." Budho do tranĉis alian pecon. Tiel post foja kaj refoja detranĉado, la karno restis pli kaj pli malmulta sur la brako. Fine, li detranĉis ĉion el sia brako, sed tio estis ankoraŭ malpli peza ol la kolombo.
La aglo demandis al Budho, "Ĉu vi bedaŭras pro la difekto al via propra brako?"
Budho respondis: "Mi neniel bedaŭru pri tio. Mia tasko estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo. Je kio gravas perdo de mia karno?"
La aglo ĉikanis, "Vi nur parolas miele!"
Budho respondis: "Se miaj vortoj estas sinceraj, mia brako tute resaniĝu kiel antaŭe." Je lia ĵuro, karno reaperis sur lia brako kiel antaŭ la detranĉado.
Vidinte tion, la aglo tuj flugis en la ĉielon kaj revidiĝis en sia propra formo. Li estis Reĝo de Ĉielo. Li jam aŭdis, ke Budho estas bonkora kaj oferema, li do alvenis por lin testi. La ĉiela reĝo esprimis sian elkoran estimon al Budho kaj forflugis, kantante por laŭdi la budhan kompatemon.
Ne longe poste, la tuta mondo informiĝis, kiel Budho detranĉis sian brakon por savi kolombon.
La periodo Ŭanli de Ming-dinastio en Ĉinio daŭris de 1573 ĝis 1620, la sama jaro kiam la pilgrimantoj atingis Masaĉuseco (Massachusetts) en Usono. Tiam riĉulo nomata Ju vivis en la bela ĉina urbo de Hangĝou, kiun Marko Polo nomis "Kinsai" kaj laŭdis kiel "la plej grandan kaj plej belan urbon sur la tero” kaj " la lokon tiel belan kiel paradizo”.
Sinjoro Ju emis fari bonajn aferojn kaj neniam mortigis bestojn.
En nia rakonto, familio najbara de Ju estis priŝtelita kaj perdis ĉion, kion ili havis. Ju malavare donacis monon al la najbaro por teni ilian vivon. La edzino de la najbaro estis profunde emociita de lia favoro.
Iun tagon ŝi havigis al si dek angilojn. Por esprimi sian dankemon al Ju, ŝi donacis ilin al la maljuna patrino de Sinjoro Ju. Angilo estis rare havebla manĝaĵo por ĉinoj. La familio Ju neniam mortigis bestojn, do la servistoj metis la angilojn en grandan urnon por ellasi ilin liberaj iutage en la estonteco.
Iom poste, la maljuna patrino de Sinjoro Ju vidis en sonĝo, ke dek viroj venis en ŝian ĉambron kaj kultis antaŭ ŝia lito. Kiel strange ili sin vestis! Ĉiu el ili surportis koloran vestaĵon kaj pintan ĉapelon. Ili petis: "Ni petas vian favoron. Bonvolu savi nian vivon." Poste, ili foriris.
Vekiĝinte, maljuna Sinjorino Ju perpleksiĝis pro la kurioza sonĝo. Ŝi havis nenian ideon, kies vivon ŝi kapablus savi, kaj kion ŝi faru por tio. Kiel inteligenta virino, ŝi decidis viziti sortodiveniston.
La divenisto lotis, ekzamenis ŝian naskiĝdaton kaj pririgardis ŝian manplaton. Li diris: "Ne maltrankviliĝu, Sinjorino. Tio estas bonaŭgura sonĝo, tute ne malbona. Tiuj vivestaĵoj deziras vian helpon por savi sian vivon. Vi ne bezonas serĉi ilin malproksime. Ili estas ĝuste en via domo."
Ŝi hastis hejmen kaj ekserĉis ĉien por trovi la saveblajn vivestaĵojn. Fine iu el la servistoj rememoris pri la fiŝoj en la urno. Ili ekkomprenis, ke la dek homoj en la sonĝo estas neniuj aliaj ol la dek angiloj.
Aŭdinte tion, Sinjorino Ju diris: "Ni preskaŭ perdigis dek vivojn pro malatento!" Ŝi tuj ordonis porti la angilojn al lageto kaj senprokraste lasis ilin for en la akvon.
Poste, la fiŝoj vivis feliĉe, kaj la familio de Ju ankaŭ pli kaj pli riĉiĝis.
Oni subite aŭdis panikan vekrion el malnova butiko, kaj sekve, sonon de io falinta surteren.
La najbaroj alkuris tien por vidi, kio okazas. Ili vidis, ke Granda Ŝju, la buĉisto de bovoj, kuŝas en sango.
Sango fluadis el lia buŝo. Lia lango estis detranĉita, kaj li kuŝis morta. La najbaroj babile ekesploris pri la kaŭzo de lia neatendita katastrofo.
Jen la okazaĵo. Granda Ŝju sin vivtenis per mortigo de bovoj. Ĉiufoje, antaŭ ol li mortigis bovon, li detranĉis ĝian langon kaj formanĝis ĝin kun vino. Imagu, kiel kruele li suferigis la bovojn.
Tiutage, Granda Ŝju metis la tranĉilon sur la pordlintelon por fari ion alian. Subite, li aŭdis, ke du musoj interbatalis super la pordo. Li do ekrigardis supren kun la malfermita buŝo. Ĝuste tiam, la batalantaj musoj faligis la tranĉilon, ke tiu falis rekte en lian buŝon kaj detranĉis lian langon. Granda Ŝju ekfalis teren morta.
Kiam la najbaroj informiĝis, kiamaniere mortis Granda Ŝju, ili diris skuante la kapon kun suspiro: "Granda Ŝju neniam pensis pri alia ol mortigado. Li detranĉadis la langon de bovoj kaj manĝis ĝin kun vino, ĉar li ŝatis la guston. Kaj je la fino, du musoj detranĉis lian langon kaj mortigis lin, ĝuste kiel li mortigis la bovojn. Budha instruo pri la rilato inter kaŭzoj kaj rezultoj estas vere kredinda! Oni rikoltas kion ili semas!"
Lamplumo tremetis en frosta vento.
Iuj ĉinoj kredis, ke manĝi hundan viandon povas varmigi onian korpon en vintro. Do, en malvarmegaj tagoj neniu sidloko restis malplena en vendejoj de hundaĵo. La aero plenis de viandodoro kaj hombruo.
En la malantaŭo de sia gastejo, Cao Ŝengjŭan metis mortigitan hundon en poton por kuiri. Li mortigadis hundojn dum multaj jaroj, kaj fine, la hundaĵservo en lia gastejo prosperis. Li eĉ dungis du virojn por lin helpi.
Lia helpanto diris: "Kiel grasa estas la viando de tiu ĉi hundo, Frato Cao!"
Cao Ŝengjŭan ridis, "Prave! Ni gajnos pli multe de tiu ĉi grasa hundo!"
Dum ili boligis akvon por kuiri la hundon, ili akrigis la tranĉilojn.
La hundo kuirata subite saltis el la poto, sin ĵetis fluge rekte al Cao Ŝengjŭan kaj dente kaptis lin je la kolo. Cao Ŝengjŭan ekblekis por helpo.
Ĉiuj gastoj en la gastejo alkuris por vidi, kio okazas. Ili vidis, ke la hundo senforlase mordas Cao je la kolo kaj lia sango elŝprucas el la vundo. Vere terure!
Post kiam ili tiris la hundon for de lia kolo, Cao Ŝengjŭan vojaĝis ĉien por viziti kuracistojn. Tamen, kiajn ajn metodojn ili provis, lia vundo restis ne kuracebla. La vundo pusis kaj fariĝis pli kaj pli grava. Tio doloregis tiel, ke li ĝemadis kaj vekriadis tagnokte.
Finfine Cao mortis post tri monatoj de suferego. Ĉiuj manĝemuloj de hundaĵo en la regiono rezignis sian hobion. Ili konsciis, ke manĝi viandon de iu ajn besto kaŭzos al ili grandan suferon.
Antaŭ longa tempo maljuna ermito vivis en profunda arbaro. Li estis bonkora kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage, li sidiĝis sub granda arbo. Apenaŭ li enmeditiĝis, venteto ekblovis al li. "Strange!" li pensis kaj malfermis la okulojn. Li vidis malgrandan birdon staranta sur lia genuo. La birdo estis senĝena ripozante tie kvazaŭ sur branĉo. La ermito ĉantis la nomon de Amitabho, kaj diris al si mem, "Do, ĉu vi prenas mian genuon kiel branĉon? Bone. Mi ne kontraŭu vian volon. Amitabho. Bone! Bone!"
La birdeto sintiriĝis kaj endormiĝis ĝuste sur lia genuo. La ermito timis, ke li ĝenus la dormadon de la birdeto, li do koncentris sian menson kaj baldaŭ dronis en profondan mediton.
Longan tempon poste, li elmeditiĝis, kaj trovis, ke la birdeto estis ankoraŭ en la dolĉa dormo. Li ne volis ĝeni ĝin. Li diris mallaŭte, "Amitabho. Dormu plu. Vi flugos laŭplaĉe post sufiĉa dormo."
La birdo vekiĝis finfine, ĝi frapetis la flugilojn, etendis la krurojn, pepis feliĉe plurfoje, kaj ekordigis la plumojn per la beko. Post tio ĝi etendis la flugilojn kaj forflugis.
Post kiam la birdeto forflugis, la maljuna ermito stariĝis. Li rigardis al la birdeto ĝis ĝi malaperis el lia vidkampo antaŭ ol li forlasis la arbegon kaj revenis en sian dometon.
La montpinto de Tiantai-montaro en Ĝeĝjang-provinco estis nigre verda, staranta kiel bele ornamita ekrano. Oni frekventas de malproksime por spekti la ĉarman pejzaĝon.
En la belaj montoj estas multaj budhismaj monaĥejoj kaj temploj dum centoj da jaroj. La estro de iu granda templo estis nomata Ĝi Ji. Li vivis de 539 ĝis 597 p.K. Pro lia nekomparebla inteligenteco, la reĝo Jang de Suj-dinastio nomunis lin "Saĝulo", kiu famas eĉ en la nuna tempo.
Tiam Majstro Saĝulo opiniis, ke tiamaj homoj estas tro kruelaj, precipe kiam ili volis ion manĝi. Ili povis mortigi ĉion ajn vivantan por manĝi.
Li decidis fari ion kontraŭ tio. Sed kion fari? Bonzoj ne posedis monon. Do Majstro Saĝulo almozpetis dum pluraj jaroj, ĝis finfine li posedis sufiĉan monon por aĉeti pecon da tero kaj dungi laboristojn fosi lageton tie.
Tion vidinte, oni mokridis, ke Majstro Saĝulo estas vere malsaĝa!
La majstro estas tiel prudenta, ke li neniel zorgis pri onia moko. Li daŭrigis la laboron.
Li instruis al la laborantoj pri budhismo dum ilia ripoza tempo. Li diris: "La sutroj (la sanktaj libroj de Budho) diris, 'ĉiuj vivestaĵoj havas budhan naturon.' Eble neniu el vi regardas fiŝojn aŭ kankrojn gravaj, tamen ili ankaŭ povos fariĝi budhoj iutage estonte."
"Ankaŭ sovaĝaj bestoj havas budhan naturon. Se oni estis mortigita de sovaĝa besto, ni opinias tion tragedio kaj bedaŭras pro li. Ĉu vi iam opiniis, ke kiam vi mortigis fiŝon, ankaŭ la aliaj fiŝoj opinias tion tragedio kaj bedaŭras pro la mortinta fiŝo?"
Majstro Saĝulo eksplikis, ke li konstruigas lageton por ke iu ajn, kiu havas fiŝon aŭ kankron, havas ŝancon por liberigi kaj lasi ĝin vivi trankvile kaj sendanĝere ĝis la vivfino. Li nomis la lageton "Vivliberiga Lageto".
La laboristoj ege emociiĝis de tio. Eĉ la homoj, kiuj iam mokis lin, sin opiniis malicaj. Ili fariĝis budhanoj kaj neniam plu mortigis bestojn por manĝi.
Aliaj temploj ankaŭ imitis la konduton de la majstro. Se vi havas bonŝancon por viziti ĉinajn templojn kaj monaĥejojn budhismajn, vi eble vidos la vivliberigajn lagetojn, kie libere vivas fiŝoj, kankroj kaj testudoj. La bestoj neniam maltrankviliĝas pro tio, ke ili estos formanĝitaj de homoj.
La vera nomo de Majstro Jongming estis Janshou. La reĝo titolis lin Ĝiĝjŭe post lia morto. Oni ĉiuj nomis lin Majstro Jongming, ĉar li vivis en Templo Jongming de Hangĝou-urbo.
Lia familia nomo estis Ǔang antaŭ ol li forlasis la laikan vivon kaj fariĝis bonzo. En liaj dudekaj jaroj li estis financa oficisto de Juhang-gubernio proksima al Hangĝou. Li sentis grandan bedaŭron por la fiŝoj kaj salikokoj, ke ili estas kaptataj kaj formanĝataj. Li do ofte aĉetis ilin per mono de la registaro, portis ilin al la bordo kaj liberigis ilin en la akvon.
Malfeliĉe, la elspezita mono ne apartenis al li mem. Poste, oni eltrovis lian aferon kaj kondamnis lin al malliberejo.
La juĝisto neniel povis kredi, ke li elspezis la monon por liberigi la vivon de bestoj. Li konviktis Ŭang pri ŝtelado de ŝtata mono. Tio estis vere grava krimo. Tiam la puno por tia krimo estis senkapigo ― Oni tiris la krimulon al la publika placo, kie ĉiuj povas rigardi, kaj dehakis lian kapon per granda glavo. Ĉiuj, kiuj vidis la teruran punon, estis ĉiam timigitaj.
La reĝo de Ŝtato Ujŭe (907-978 p. K.) sciis, ke Ŭang estis bonkora kaj liberigis multajn bestojn. Ĉu eble li aĉetis la bestojn per mono de la registaro? Li do ordonis al siaj oficistoj ĉe la ekzekutejo, ke ili atenteme observu la vortojn kaj konduton de Ŭang.
Kiam oni tiris Ŭang eksteren por haki lian kapon, li aspektis nek timigita nek maltrankvila. Fakte, li aspektis plezura kaj aplomba. La ekzekutisto neniam vidis tian bildon kaj demandis al li kun respekto: "Ĉiuj aliaj krimuloj dekapigotaj de mi tremas kaj ploras. Antaŭe mi neniam vidis tian, kia vi aspektas nun. Kiel vi povas teni vin en tiel granda aplombo? Vi ja scias, ke oni mortigos vin pro fiuzo de la ŝtata mono."
Ŭang respondis: "Jes. Mi vere uzis monon de la registaro, sed mi elspezis neniom por mi mem. Mi elspezis tion por aĉeti la bestojn kaj forliberigi ilin. Do pro kio mi ektimu? Tuj kiam vi dehakos mian kapon, mi povos iri en la Puran Landon de Amitabo. Ĉu tio ne estas bona afero? Do mi neniel povas atendi plu."
Kiam la oficistoj respondecaj pri la ekzekutado aŭdis tion, ili ekkomprenis, ke Ŭang estas honesta. Ili admiris liajn honestecon, aplombon kaj kuraĝon. Ili senkulpigis kaj liberigis lin.
Kelkajn jarojn poste, li fariĝis bonzo je la aĝo de tridek jaroj. Li estis vere bona bonzo, ke li forigis ĉiajn ĉagrenojn grandajn kaj malgrandajn, akiris iluminiĝon kaj verkis plurajn gravajn librojn. Kiam li mortis en 975 p. K. je la aĝo de 72, Amitabo mem alvenis kaj bonvenigis lin al la Pura Lando.
Iam estis fama kuracisto nomata Sun Simiao en Tang-dinastio. Li estis vere bonkora, precipe al bestoj.
Kiam li promenis ekster la vilaĝo en iu bela aŭtuna tago, li hazarde vidis, ke du knaboj kaptis serpenton. Ili ludis per ĝi kaj pro tio ĝi estis mortanta de la turmentiĝo. La maljunulo ne toleris vidi la suferon de la kompatinda serpento, li do prenis iom da mono el sia monujo kaj aĉetis ĝin de la knaboj. Poste, li portis ĝin al lagbordo kaj liberigis ĝin.
Plurajn tagojn poste, li sidis en sia legoĉambro kaj ekdormetis. Li vidis post nelonge, ke viro en verda kostumo enĉambriĝis kaj invitis lin iri kun li. Li eliris kaj la viro kondukis lin al tre impona palaco. Tie ĉio estis neta kaj bonorda, kaj li neniel povis imagi, kie li estas.
Kiam Sun kaj la kondukanto atingis la ĉefan halon, viro en aspekto de gravulo eliris kaj salutis lin, dirante: "Foje mia filo ludis ekstere. Se vi ne savus lin, mi supozas, ke li jam perdus sian vivon."
Tiam li ordonis servistojn pretigi festenon por la honora gasto. Post la abunda kaj franda festeno, la patro donacis al Sun gemojn kaj aliajn trezorojn, sed Sun neniom volis akcepti. La patro do insistis. Fine, Sun jam ekkonsciis, kie li estas. Li do diris: "Mi aŭdis, ke en la kristala palaco de Draka Reĝo estas multaj eksterordinaraj medikamentoj, per kiuj oni povas kuraci ĉiajn suferojn kaj malsanojn. Se vi estus bonfavora, bonvolu transdoni al mi plurajn specialajn receptojn, per kiuj mi povos savi la suferantojn. Tio ja estas konduto de granda merito."
La draka reĝo senprokraste elprenis jadan steleon malgrandan, sur kiu gravuriĝis tridek ses receptoj. Li donacis la receptojn al Sun.
Akceptinte la receptojn, Sun subite vekiĝis el la sonĝo.
Sed stranga afero okazis de tiam. Kiam ajn li kuracis malsanulojn, kaj kiel grave la malsanuloj suferis, ili povis resaniĝi senprokraste. Sun savis multajn suferantajn malsanulojn tiamaniere.
Juna bonzo, kiu ankoraŭ ne atingas la aĝon por havi plenan bonzecan staton, estas nomata "Sramanero" (novico).
Iam estis novico, kiu lernis budhismon ĉe tre saĝa Instruisto. Li estis lernanto sufiĉe bona. Li estis respektema, sincera kaj obeema. Li progresis tre rapide.
La instruisto estis homo kun granda saĝo kaj scipovis antaŭvidi la estontecon. Li sciis dekomence, ke lia juna lernanto ne vivos longe. Iutage li kalkulis kaj konsciis, ke lia juna lernanto pluvivos nur sep tagojn. Li do tre maltrankviliĝis pri tio.
La instruisto alvenigis la junan novicon kaj diris: "Hi, eta novico, vi ne vidis viajn gepatrojn jam de sufiĉe longe. Mi opinias, ke vi bezonas ferion. Hejmeniru kaj vizitu viajn gepatrojn. Revenu poste je la oka tago." Li tiel agis por ke la novico almenaŭ povu morti en la gepatra hejmo.
La instruisto estis tre malĝoja post adiaŭo de la novico. Li opiniis, ke li neniam revidos sian karan lernanton.
La novico revenis post ok tagoj eksteratende. La instruisto estis kaj ĝoja kaj konfuzita, ĉar la juna lernanto aspektis sana kaj bonfarta, kaj neniel plu aspektis mortanta.
Fine, la instruisto decidis eltrovi la kialon. Li demandis al la knabeto: "Mia fileto, mi antaŭvidis pri la estonteco multfoje, kaj neniam eraris. Mi ordonis vin iri hejmen, ĉar vi estas destina morti en sep tagoj laŭ via sorto. Sed sep tagoj jam forpasis, kaj vi ne nur vivas, sed ankaŭ aspektas sufiĉe sana. La signo de morto jam forlasis vin. Kion vi faris kontraŭ tio?"
La juna novico ektimiĝis. Li ne sciis kiel respondi al sia instruisto. Do Instruisto enmeditiĝis kaj baldaŭ trovis la kaŭzon.
"Mia fileto, ĉu vi savis formikojn sur la vojo al via hejmo?"
"Jes, Instruisto. Dum mia hejmirado mi vidis amason da formikoj baraktantaj en akvo pro tio, ke ili dronus. Mi do savis ilin per peceto da ligno. La instruisto respondis, "Jen la kaŭzo! Per via bonkoreco vi gajnis plilongan vivon. La maljunaj saĝuloj diris, 'Savi unu vivon povas gajni la meriton pli grandan ol konstrui sep-etaĝan pagodon'. Vi savis centojn da vivoj, do vi povas ĝui longan vivon."
Li daŭrigis, "Vi havigis al vi bonan estontecon, sed vi devas ankoraŭ klopodi por daŭre savi vivestaĵojn. Vi devas diskonigi la mesaĝojn de Budho kaj instrui ĉiujn homojn esti kompatemaj. Diru al ĉiuj, ke ili ne plu mortigu vivestaĵojn. Lasu la bestojn vivi pace kaj sendanĝere!"
La novico neniam forgesis la instruon. Li laboris tre diligente kaj fariĝis eminenta bonzo. Li havis tre longan vivon.
La arbaro estis kvieta en la frua mateno.
La leviĝanta suno lumigis la teron, la arbaron kaj la ebenaĵon. Ĝi kolorigis la montan pejzaĝon kaj glimbriligis la ondetojn de akvo en la rojo. Ĉio estis en kvieto.
Subite aperis viro. Li paŝis rapide tra la rojo kaj atingis la herbaron. Li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ por ion serĉi. Li havis kvadratan vizaĝon, grandajn orelojn, glavosimilajn brovojn, kaj tigrajn okulojn. Li portis ĉasistan turbanon sur la kapo. Li portis pafarkon en la mano kaj sagujon ĉe la talio. Li aspektis forta kaj vigla. La viro estis Ŝju Ĝenĝjun. Li amis eksterdomajn aktivadojn kaj precipe ĉasadon.
Vidinte cervidon eliranta el la arboj, Ŝju ridetis kaj tuj pretigis sian pafarkon. Zum! Apenaŭ aŭdiĝis la sono de la arkpafila fadeno, kiam la cervido falis teren. Ŝju Ĝenĝjun eksentis fieron pro sia eksterordinara pafarto. Tuj kiam li volis aliri por preni la ĉasaĵon, li vidis, ke cervino kuris fluge al la cervido.
Kiam la cervino vidis la okazaĵon de sia bebo, ĝi ĝemis, ploris korŝire, kaj lekis la vundon de la cervido per sia lango.
Ŝju neniam atendis pri tio. Li gapis dum la patrino flegis la bebon. Li pafis tiel trafe, ke la vundo estis tro profunda kaj la cervido baldaŭ perdis la vivon.
Je la morto de la cervido, la patrino ankaŭ falis teren kaj mortis.
Ŝju surpriziĝis de tio. Li neniel povis imagi, de kio mortis la patrino. Li do elprenis la ĉasistan tranĉilon kaj distranĉis ĝian korpon por eltrovi la kaŭzon.
Li vidis, ke ĝiaj organoj kaj intestoj disrompiĝis en pecetojn longajn je colo. La patrino estis tiel malĝoja pro la morto de sia bebo, ke dispeciĝis ĝiaj internaĵoj.
Ŝju pentegis pro sia konduto. Li senprokraste rompis la pafarkon kaj ĵetis la sagojn en la riveron. Li forlasis hejmon, iris en profundan montaron kaj trovis al si budhisman instruiston. Li sin kulturis diligente dum multaj jaroj kaj finfine fariĝis granda majstro budhana.
Iam estis maljunulo nomata Ĉju. Li aĝis pli ol sesdek jarojn. Li faris multe da bonaj aferoj en la tuta vivo. Antaŭe, la trafikoj estis tre malfacilaj. Li do donacadis monon por konstruigi vojojn kaj pontojn, tiel oni povis trapasi pli facile. Oni ankaŭ ricevadis de li helpon laŭ bezono. Ĉiuj en la regiono povis rakonti multajn laŭdindajn aferojn pri li.
Iutage, li vidis, ke fiŝisto iras al la bazaro por vendi la karpon kaptitan de si. La bela fiŝo havis ruĝajn signojn kaj striojn brilajn kaj varmajn sur la korpo, kvazaŭ fajro en la vintro. Ĝiaj okuloj brilis kvazaŭ la steloj en la ĉielo. Maljuna Ĉju sentis domaĝon lasi tiel belan fiŝon manĝita de homoj, li do aĉetis ĝin per alta prezo kaj metis ĝin en lagon. Li sentis grandan feliĉon pro tio.
Ĉju estis maljunulo. Neniu el la homoj povas vivi porĉiam. Nelonge poste, li sentis malfortecon, kapturniĝon kaj deprimitecon. Li pensis, ke li ne plu vivos longe.
Iutage, kiam li kuŝis malsana en la hejmo, alvenis servoknabo kaj diris al li: "Mia mastro ordonis bonvenigi vin al festeno, Sinjoro Ĉju."
Maljuna Ĉju tute ne konis la knabon, sed li opiniis, ke ellitiĝo estas bona por li, kaj manĝi ekstere povas pliigi lian energion. Li do sekvis la knabon. "Mi vere malsaniĝis", li pensis dum la promenado, ĉar ĉio vidiĝis al li malklare kaj brile kiel en ora lumo.
Post nelonge, li sin trovis staranta antaŭ grandioza palaco kun gravuritaj kolonoj kaj pentritaj traboj. Tabulo kun vortoj "La Kristala Palaco" pendis super la fronta pordo. "Strange, ĉu tio ne estas la nomo de la draka palaco?" ekmiregis Maljuna Ĉju.
Momenton poste, elvenis la mastro. Li estis viro kun dikaj brovoj, longa hararo kaj kvin strioj da barbo. Li estis forta, vigla kaj afabla. Maljuna Ĉju ekkonsciis post iom da babilado, ke la mastro estas neniu alia ol Draka Reĝo mem.
Ili ĝuis kune la frandaĵojn el altaj montoj kaj profundaj maroj. La draka reĝo diris al Maljuna Ĉju, "Foje iu el miaj filoj sin amuzis ekstere kaj estis kaptita kaj mortigota de banditoj. Feliĉe, vi vidis tion kaj savis lin. Pro tio ni elkore dankas al vi!"
"Efektive, vi ne plu povas resti longe en la mondo, sed ĉar vi savis la drakon aliformiĝintan en fiŝon, vi gajnis plilongan vivon. Mi invitis vin al la simpla festeno nur por esprimi nian dankon kaj ekspliki la aferon al vi."
"Mi ne aŭdacas akcepti vian favoron senrekompence," diris Maljuna Ĉju humile. "Ekde nun, mi faros pli multe da bonfaroj por esprimi mian profundan dankon al vi!"
Post la festeno, Maljuna Ĉju vekiĝis kun plena stomako. "Eble mi sonĝis," li diris al si mem, "Sed pro kio mi estas tiel sata?"
Li faris des pli multe da bonaj aferoj, kaj mortis trankvile je la aĝo de 120 jaroj, post longaj jaroj sen ajna malsano.
En antikveco, tre malmultaj homoj ĉie en la mondo scipovis legi kaj skribi. En Ĉinio la gepatroj esperis, ke ili povas gajni pli multe da mono por sendi siajn filojn al lernejo. Tiel la filoj povis lerni kiel legi kaj verki de la instruisto. Se ili lernis tre diligente kaj trapasis la registarajn ekzamenojn, ili povis gajni postenon en la registaro. Tio donis estimon, honoron kaj potencon al la tuta familio. Sed la ekzamenoj estas tre malfacilaj. Multaj lernantoj partoprenis en la ekzamenoj foje kaj refoje ĝis la maljuniĝo sed neniam sukcesis.
Iun jaron, du fratoj Song Ĝjao kaj Song Ĉji iris kune al la ĉefurbo por partopreni en la kortega ekzameno. Ili renkontis bonzon sur la vojo, kaj ĉi lasta rigardis atente al Song Ĝjao kaj diris: "Je la vido al vi mi scias bone, ke vi savis multe da vivestaĵoj. Laŭ via destino vi malsukcesos en la kortega ekzameno, tamen ĉar vi savis tiel multajn vivojn, ĉijare vi gajnos la plej altan lokon en la ekzameno. Lasu min, humila bonzo, esti la unua gratuli al la estonta oficisto."
Song Ĝjao opiniis tion stranga kaj demandis: "Kiam mi savis multajn vivojn?"
La bonzo diris: "Iam vi savis multajn formikojn el danĝero."
"'Kio? Ĉu vi signifas, ke savi malgrandajn formikojn ja signifas savi la vivojn?"
"Prave. Ĉiuj vivestaĵoj havas siajn proprajn vivon kaj destinon, eĉ malgrandaj insektoj kiel formikoj. Via malpli aĝa frato destinis gajni la plej altan poenton en ĉi tiu ekzameno antaŭe, sed vi ne malpli superos ol li."
La fratoj Song neniel kredis tion. Kiam ili forlasis la bonzon, Ĉji demandis al Ĝjao: "Ĉu vi vere savis amason da formikoj?"
"Jes." Respondis la frato, "Iam mi vidis formikojn dronontaj, mi do faris ponteton per peco da bambuo kaj tiel eldanĝerigis ilin."
La kortega ekzameno estis multe pli grava ol la formikoj kaj la antaŭdiro de la bonzo. Ili forgesis ĉion kiam ili hastis al la ĉefurbo kaj daŭre relernis siajn studobjektojn.
Post la ekzamena, la oficistoj kontrolis ĉiujn ekzamenpaperojn, kaj sendis la rezulton al la reĝo. Song Ĉji gajnis la plej multajn poentojn en la tuta regno. Song Ĝjao gajnis la dekan, tkiu estas ankaŭ sufiĉe alta loko. La reĝo rigardis la nomliston de tiuj kun plej multaj poentoj.
"Ne devas esti tiel," La reĝo diris: "Song Ĉji gajnis la unuan lokon, pli alta ol tiu de sia pliaĝa frato Song Ĝjao. Ne decas, ke la malpliaĝa frato okupas la lokon pli altan ol la pliaĝa. Song Ĝjao estu la unua kaj Song Ĉji, la deka."
Oni sekvis la ordonon de la reĝo. Informiĝinte pri tio, ambaŭ fratoj rememoris la antaŭdiron de la bonzo, kaj ekridis. Ili ekvojaĝis hejmen por informi la gepatrojn pri la bona novaĵo kaj sur la vojo ili speciale faris viziton al la bonzo por danki por lia inteligenteco.
Nelonge poste, la rakonto aŭdiĝis en la tuta lando. Ĉiuj sciis, ke Song Ĝjao gajnis la unuan lokon pro savo de formikoj.
21. Entombigo Farita de la Birdoj
En malgranda kabano vivis soleca homo.
Li nomiĝis Sun Ljangsi. Li estis sufiĉe malriĉa, sed honesta kaj bonkora. Li faris diversajn laborojn por sin vivteni, sed lia enspezo estis sufiĉe malmulta, tamen kiam ajn li vidis beston en kaptilo, nur se li havis monon, li ĉiam aĉetis kaj liberigis ĝin en la arbaron.
Tiel li savis multajn bestojn, sed ŝparis al si neniom da mono. Li estis ankoraŭ sufiĉe malriĉa.
Kiam li estis tro maljuna por labori, li sin vivtenis per almozpeto. Kiam li superis 70 jarojn, li estis tro malforta por ellitiĝi kaj forpasis post nelonge.
Sun Ljangsi havis nek parencon nek amikon. Li estis tiel malriĉa, ke li eĉ ne havis ĉerkon. Laŭ ĉinoj, se la mortinto ne estas entombigita, lin trafas la plej malbona destino. Neniu prizorgis lin. La najbaroj estis same mizeraj kiel li. Ili ne sciis, ke li jam mortis. Eĉ se ili informiĝus pri tio, ili havus neniom por aĉeti ĉerkon kaj entombigi lin.
En la mateno post la morto de Sun Ljangsi, la najbaroj surpriziĝis kiam ili vidis, ke la ĉielo estas plena de birdoj. Miloj da birdoj alflugis de diversaj direktoj en la kabanon de Sun Ljangsi. La najbaroj eniris por esplori kaj trovis, ke li kuŝas morta. Ili supozis, ke la birdoj alvenadas por manĝi lian karnon.
Tiam ili vidis, ke ĉiu el la birdoj alportas peceton da tero en la beko, kaj metas ĝin sur la korpon de Sun Ljangsi. Tiamaniere ili esprimis sian dankemon al li.
Miloj da birdoj alflugadis tien kaj reen, kaj antaŭ la tagmezo, ili jam enterigis la kabanon kaj faris ĝin tombo de la maljunulo.
La najbaroj estis ege kortuŝitaj de tio. Ekde tiam ili ne plu kaptis la bestojn per kaptiloj aŭ retoj.
22. Generalo Maŭ kaj la Testudo
Dum Ĝin-dinastio antaŭ ĉirkaŭ 1600 jaroj, estis bonkora konfuziana klerulo nomata Maŭ Baŭ. Iam antaŭ ol li trapasis la kortegan ekzamenon kaj fariĝis registara oficisto, li hazarde vidis fiŝkaptiston iranta al la bazaro por forvendi la testudon kaptitan de li. Maŭ Baŭ aĉetis la testudon, sed anstataŭ manĝi, li portis ĝin al proksima lago kaj liberigis ĝin.
Poste, Maŭ Baŭ fariĝis potenca generalo. Sed eĉ la plej bonaj generaloj havas siajn malvenkojn. La armeo de Generalo Maŭ estis venkita de Ŝi Ĝilong en Ĝuĉeng, kaj la armeanoj devis forfuĝi por savi sian vivon.
La malamikoj postkuris sufiĉe proksime. Generalo Maŭ kuregis laŭeble plej rapide kiel la aliaj. Li atingis lagbordon, sed tie troviĝis nek boatoj nek pontoj. Estis nenia rimedo por transpasi la lagon. Generalo Maŭ ne scipovis naĝi, kaj eĉ se li naĝus, liaj kirasoj tirus lin al la fundo de la lago.
Li rigardis malantaŭen kaj trovis, ke la malamikoj baldaŭ kuratingos lin. Li suspiris: "Mi estas destinita al morto!"
Por ne esti kaptita de la malamikoj, Generalo Maŭ decidis sin mortigi. Ĵus kiam li ekfaris tion, li rimarkis, ke io granda elmergiĝas en la akvo kaj naĝas al bordo, kie li pretas sinmortigi.
Li ne havis tempon por esplori, kio flosas en la lago. La malamikoj pli kaj pli proksimiĝis. Generalo Maŭ ekpensis: "Se mi min mortigus tie, la malamikoj kaptos mian kadavron. Tio humiligos al miaj regno kaj reĝo. Estas pli bone, ke mi dronu en la lago, tiel ili ne povos trovi mian korpon." Tiel pensante, li sin ĵetis en la lagon.
Sed strange, li falis sur ion malmolan kaj tiu ekmovis for de la bordo, tra la lago kaj al la transa bordo. Tio mirigis la generalon.
La malamikoj atingis la bordon, ili kriegis, hurlis, kaj pafadis sagojn al Generalo Maŭ, sed li jam troviĝis ekster la atingebla distanco de sagoj. Ĉiuj sagoj falis en la akvon kaj neniu trafis lin.
Generalo Maŭ mallevis sian kapon kaj trovis, ke li staras sur granda testudo. La testudo portis lin al la transa bordo. Generalo Maŭ forlasis la testudon kaj surbordiĝis. La testudo naĝis sur la akvon kaj kapsignis al li. Poste, ĝi enmergiĝis kaj fornaĝis.
Tiam Generalo Maŭ rememoris, ke antaŭ dekoj da jaroj li savis testudon kaj liberigis ĝin en la lago. Jen estis la sama lago.
La testudo venis kaj savis lian vivon en la momento de danĝero. Ja vivon por vivo!
Iun tagon, kelnero en restoracio hazarde vidis, ke abelo falis en la vin-urnon kaj baldaŭ dronos. Li sentis kompaton, etendis manĝbastoneton al ĝi, kaj per tio savis ĝian vivon. Li demetis la manĝbastoneton, kaj rigardis la ĵus savitan abelon. La abelo frapetis la flugilojn por sekiĝi pli rapide. Post kiam ĝi tute sekiĝis, ĝi forflugis zumante.
La kelnero rimarkis poste, ke multaj abeloj sorĉitaj de la vina parfumo dronadis en la vino. Li do ekpriatentis tion kaj savis multajn abelojn.
Tiel pasis multaj jaroj. Iun tagon, lakeoj de la juĝejo entrudiĝis en lian restoracion neatendite. Nenion dirinte, ili katenis lin kaj eskortis lin al la juĝejo. Kiam li atingis la juĝejon, li eksciis, ke li estis denuncita per falsaj akuzoj. Iuj arestitaj banditoj enviis lin, kaj pretendis, ke li estas kunulo de ili. La juĝisto arestis lin, kaj decidis ekzekuti lin kune kun la banditoj.
La kelnero protestis, ke li estis senkulpa, sed la juĝisto opiniis lin kulpulo ĉar la banditoj denuncis lin. Li tute malesperiĝis kiam li vidis, ke la juĝisto ekprenis la ruĝan penikon por subskribi la ekzekutan anoncon de li.
Apenaŭ la juĝisto ekskribis per la ruĝa peniko, zumado eksonis pli kaj pli proksime. Grego da abeloj svarmis tra la fenestroj kaj sidiĝis sur la penikon de la juĝisto. La juĝisto svingis la penikon por forigi ilin, tamen, pliaj abeloj alflugis. Ili ne pikis lin, sed nur restis tie sencede.
La juĝisto opiniis tion kurioza. "Eble," li pensis, "la abeloj alflugis por malhelpi miskondamnon."
Tiel pensante, la juĝisto denove ekzamenis la kazon, kaj trovis kontraŭdiron en la banditaj konfesoj. Li pridemandis ilin refoje, kaj fine certigis al si mem, ke li preskaŭ ekzekutos senkulpulon.
Post kiam la juĝisto proklamis, ke la kelnero estas senkulpa, la abeloj forflugis. La juĝisto demandis al la kelnero, ĉu li scias bone, pro kio la abeloj alflugis por savi lin.
"Mi vere ne scias, Via Juĝista Moŝto. Sed eble pro tio, ke mi savis multajn abelojn falintajn en vin-urnojn kaj baldaŭ dronontajn. Ili alflugis por la parfumo, kaj ili ne povis elflugi se ili falis en la urnon. Kiam ajn mi vidis tion, mi ĉiam savis ilin. Mi supozas, ke nun ili alflugis nur por savi min, Via Juĝista Moŝto."
"Vere eksterordinare! Vi saviĝis el danĝero de morto. Memoru, ke via bona konduto savis vian vivon. Poste klopodu fari pli multajn bonajn aferojn laŭeble. Vi certe gajnos pli bonan rekompencon."
La juĝisto diris prave. La kelnero daŭrigis sian bonfaron, kaj la servo de la restoracio pli kaj pli prosperis. Li vivis longan, feliĉan vivon kaj mortis pace en riĉego.
24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
Ĝang Tiŝjing estis malaltranga oficisto en la gubernia registaro. Li estis justa kaj honesta. Li ofte faris filantropiajn aferojn. Kvankam lia posteno salajrigis lin malmulte, li ofte iris al vendejoj de buĉistoj kaj aĉetis mortigotajn bestojn. Li prenis ilin hejmen kaj bredis ilin.
Li havis multajn gefilojn kaj genepojn. Tion la ĉinoj rigardis kiel feliĉon. Li neniam malŝparis monon, kaj multajn jarojn poste, li akumulis grandan sumon. se li kapablis, li do aĉetis bestojn de la buĉistaj vendejoj kaj bredis ilin en sia hejmo. Kiam la breditaj bestoj mortis de la vivfino, li enterigis ilin atenteme.
Ĝang pli kaj pli maljuniĝis, kaj li retiriĝis de sia posteno. Dum sia maljuneco li ĝuis la feliĉon prizorgi al siaj gefiloj, genepoj kaj la bestoj. La najbaroj opiniis lin freneza, sed li tute ne zorgis pri tio. Li instruis siajn posteulojn respekti ĉiun vivon. Li neniam permesis al ili mortigi vivestaĵojn. Ĉiuj en lia tuta familio estis vegetaranoj.
Li estis vegetarano kaj ankaŭ savis multajn vivojn, do kvankam li estis maljuna, li estis sana kaj vigloplena kiel tiuj multe malpliaĝaj.
Li estis ankoraŭ en bonega sanstato kiam li aĝis pli ol cent jarojn. Liaj okuloj estis klaraj, lia haŭto estis brila, kaj lia hararo estis nigra. Iun tagon, li alvenigis la tutan familion. Kiam antaŭ li kolektiĝis la gefiloj, genepoj kaj pranepoj, li diris al ili: "Mi savis multajn bestojn dum mia tuta vivo, do mi akumulis multe da meritoj por vi. Hodiaŭ oni invitos min al Ĉiela Palaco. Nia familio Ĝang prosperos en la estonteco. Vi ĝuos longan vivon. Post mia forpaso, memoru por ĉiam mian instruon: Neniam mortigu vivestaĵojn!"
Kiam li finis sian vorton, la tuta familio aŭdis muzikon kvazaŭ el la ĉielo. Ili neniam aŭdis tiel ĉarman melodion antaŭe. La muziko estis tiel sorĉa, ke tio ne eblas veni de sur la tero. La muziko sonis pli kaj pli proksime.
Ĉiuj familianoj de Ĝang levis la kapon por trovi, de kie venas la sorĉa muziko, sed ili vidis nenion. Kiam ili mallevis la kapon, ili trovis, ke Ĝang aspektas sufiĉe plezura sidante en sia plej ŝatata seĝo, sed lia spirado jam ĉesis. Li forpasis pace kaj senmalsane.
La lokaj oficistoj aŭdis pri la mirindan rakonton de Ĝang. Ili konfirmis kaj raportis tion al la reĝo. La reĝo honorigis lin per pli alta rango.
La posteuloj de Ĝang neniam forgesis lian instruon. Ili vivis longan kaj feliĉan vivon, kaj ili nek mortigis vivestaĵojn nek manĝi viandon.
La granda bonzo Hŭineng vivis de 638 ĝis 713. Lia familio estis tiel malriĉa, ke li neniam havis ŝancon viziti lernejon por lerni skribi kaj legi, sed li havis profundegan inteligentecon naturdotitan. Aŭdinte budhan dharmon, li tuj fariĝis bonzo kun firma volo. Li laboris diligente, kaj baldaŭ atingis iluminiĝon. Lia Instruisto, la kvina patriarko de Ĉan-skolo (Ĉan, skolo de budhismo, aŭ Zen, kiel nomita en japana lingvo), transdonis al li la robon kaj bovlon, kiujn Bodhidarmo, la unua patriarko, portis el Hindujo. Hŭineng fariĝis la sesa patriarko de Ĉan-skolo.
Iluminiĝinte, li konsciiĝis, ke la aflikto de homoj estas kaŭzita de mortigo al bestoj por manĝi. Li petis, ke oni ĉesu manĝi vivestaĵojn por eviti al si aflikton kaj malfeliĉon, sed neniu obeis lin.
Hŭineng sentis bedaŭron, ke la ĉasistoj mortigas sovaĝajn bestojn senĉese. Li do demetis la bonzan robon kaj lasis la harojn kreski tiel, ke li ne plu aspektas kiel bonzo. Li sin anigis al grupo de ĉasistoj, kiuj pasigas longan tempon por ĉasi en la montaro.
Hŭineng volis nek pafi nek starigi retojn, do la ĉasistoj ordonis lin gardi la retojn. Tio estis ĝuste dezirata de li. Kiam li vidis bestojn katenitaj en la reto, se la ĉasistoj ne estis proksime, li liberigis ilin. Se la ĉasistoj ĉeestis, li do ploris kaj petis ilin liberigi la bestojn.
Li restis kune kun la ĉasistoj dek ses jarojn. Tiel li ne nur savis multajn bestojn, sed ankaŭ konvertis multajn ĉasistojn. Ili ekkonsciis pri la krueleco de sia profesio, kaj trovis aliajn rimedojn por sin vivteni.
Poste, Hŭineng mastriĝis en sia propra templo. Li estis tiel bonkora kaj saĝa, ke la homoj venis de malproksime el diversaj regionoj por lerni de li kaj fariĝi budhanoj. Liaj disĉiploj disvastigis lian instruon de Ĉan en Koreion kaj Japanion. Kaj en la nuna periodo, ĝi plivastiĝas ankaŭ en Eŭropo kaj Ameriko.
Antaŭ longe en Ŝjŭanĉeng vivis Ju Benŝu, kiu neniam manĝis bovaĵon.
Iutage, Ju Benŝu malsaniĝis. Lia kuracisto preskribis por li medikamenton, kiun li devas preni kun bova cerbo. Kiam liaj amikoj aŭdis pri tio, ili donacis al li bovaĵon kaj bovan cerbon kiel medicinaĵon. Ju transdonis la bovan cerbon al siaj servantoj por manĝi, kaj prenis nur la medicinaĵon. Li opiniis, ke tiamaniere li estis senkulpa kontraŭ la vivestaĵoj.
Li sonĝis iunokte, ke feo en belega kostumo lin riproĉis: "Vi certe manĝis bovaĵon. Alie, vi tute ne tiel fiodoras! "
Ju sin senkulpigis: "Ne. Mi neniam manĝis bovaĵon."
La feo ordonis serviston alporti la ofican rekordon kaj prienketis la konduton de Ju. "Vi manĝis neniom da bovaĵo, sed pro via malsano, vi rompis la universan regulon. Vi donis la mortintan kadavron al viaj servistoj por manĝi. Via vivo malpli longiĝos de tio."
"Tamen vi havas klaran rekordon, kaj esprimis vian elkoran pentegon. Se vi ne plu mortigos la vivestaĵojn, kaj ankaŭ admonos aliajn ne plu manĝi bovaĵon, vi estos indulgita." Ju demandis: "Kion mi faru, se oni donacos bovaĵon al mi?"
La feo ekridis: "Certe vi devas scii, ke la kadavro de mortintoj devas esti enterigita kun respekto. Se vi persistas en tio, vi certe povos fari multajn bonajn aferojn."
Kiam Ju vekiĝis, li konsciis, ke tio estas nur sonĝo, sed la instruo de la feo estis tiel grava, ke li subskribis ĝin, por ke ĉiuj legu. Vivaj estaĵoj ne devas esti mortigitaj. Eĉ se iu donacos pecon da viando, memoru, ke tio estas kadavro de mortintaj bestoj, kaj tion vi devas enterigi.
Tang-dinastio (618 - 907 p. K) estis unu el la grandaj eraoj de ĉina historio. En la ĉefurbo vivis Pan Guo, kies sperto pri luktarto gajnigis al li postenon en la registara oficejo kiam li estis tre juna. Li estis societema, kaj amikiĝis kun multaj aliaj junuloj proksime.
Ili grupe piediris preter tombejo iutage kaj Pan ekvidis kapron inter la tomboj. Eble ŝafisto forgesis ĝin. La kapro absorbiĝis en manĝado de herbo. Pan kaj liaj amikoj ĉirkaŭis ĝin kaj ektiris ĝin al sia domo. La kapro komencis blekadi. Ili timis, ke la ŝafisto aŭdos la blekon kaj trovos la kapron. Pan do detiris ĝian langon de la langradiko. Li opiniis, ke li estas granda saĝulo.
Reveninte hejmen, ili mortigis la kapron kaj rostis ĝin. Ili formaĝis la viandon kun multe da vino, kaj ege plezuriĝis de tio.
En la sekva jaro, Pan trovis panike, ke lia lango ekmallongiĝis. Ĝi fariĝis pli kaj pli mallonga, kaj ĝisfine Pan perdis parolan kapablon. Li ne plu kapablis plenumi sian ordinaran oficon, do devis peti eksiĝon. Li povis fari nenion alian ol serĉadi diversajn metodojn por kuraci sian langon.
Lia superulo Ĝeng Juĉing suspektis, ke li ĉesigis sian laboron pro maldiligenteco. Li do ordonis lin malfermi la buŝon por kontroli, ĉu li vere malsanas. Li trovis timigite, ke la lango de Pan jam malaperis lasante nur restaĵon ĉe la radiko de la lango. Li demandis pri la kaŭzo, kaj Pan elprenis penikon kaj skribis: "Tio okazis eble pro tio, ke ni pluraj ŝtelis kapron en la pasinta jaro. Kiam la kapro blekis, mi detiris ĝian langon el la buŝo."
Ĝeng Juĉing konsciis, ke la lango de Pan perdiĝis nur por rekompenci tion de la kapro. Li do ordonis siajn subulojn okazigi budhisman ceremonion por favorigi la kapron kiel rekompencon al ĝi. Li ordonis Pan kopii la Lotusan Sutron.
Pan pentis pri sia peko. Li ĵuris, ke li neniam plu manĝu viandon, kaj laŭeble favorigu kapron per bonaj aferoj, darmaj ceremonioj kaj preĝoj.
Post unu jaro, lia lango elkreskiĝis.
Kiam li trovis, ke lia lango reaperis en la antaŭa formo, li ektremis de surprizo. Li hastis al la oficejo kaj raportis tion al Ĝeng. Ĝeng laŭdis lin pro lia firma volo korekti sian kulpon. Kiam Pan kapablis paroli ordinare, Ĝeng promociis lin. Ĝeng estis tiel honesta kaj prudenta, ke ĉiuj laŭdis lin. La laŭdo aŭdiĝis de la Imperiestro Tajzong, unu el la plej saĝaj regantoj en la ĉina historio. Kaj je la naŭa jaro de sia rego, la reĝo promociis Ĝeng al posteno de la Revizoro, unu el la plej altaj postenoj en la kortego.
Ĝeng diris al la imperiestro, ke li promociiĝis pro meritoj favoraj al la kapro.
En Tang-dinastio estis tre kruela kamparano.
Iutagmeze li iris al sia kampo por vidi la plantaĵojn, kaj en la kampo li trovis bovon, kiun la najbaro uzas por plugi la teron. La bovo manĝis kaj tretis la plantaĵojn.
La kamparano ekfurioziĝis: "Mi kreskigis la plantaĵojn kun granda peno, kaj nun vi venis ŝteli kaj ankaŭ treti. Ĉu vi jam enuiĝis de vivo?" Li do elprenis sian tranĉilon kaj blasfemis: "Mi ne mortigu vin, sed vi manĝis miajn plantaĵojn, mi do restigu vian langon. Lasu min rigardi, ĉu vi aŭdacu ŝteli plue!"
La bovo eble komprenis, ke ĝi estas kulpa, ĉar ĝi mallevis sian kapon kaj aspektis bedaŭroplena. La malica kamparano tiris ĝin je la korno kaj detranĉis ĝian langon. La bovo neniel blekis de doloro kvankam ĝi estis en granda sufero.
Poste, la kruelulo edziĝis kaj generis tri infanojn. Ĉiuj liaj infanoj perdis parolan kapablon ekde tiam, kiam ili komencis paroli duonjaron. La kamparano neniel komprenis, pro kio liaj infanoj mutiĝis. Li prenis siajn infanojn al famaj kuracistoj, sed ili havis nenian metodon reparoligi la infanojn.
Tiam la kamparano rememoris pri la lango, kiun li tranĉis de la bovo antaŭ dek jaroj. Li ekkonsciis, kio okazis al liaj infanoj. Lia krueleco alportis punon al lia familio.
Subite aŭdiĝis tumulto kaj bruo el la kuirejo: "Kaptu ĝin! Ĵetu ĝin en la poton!"
Kiam Hŭang Dehŭan aŭdis la bruon, li pensis, ke io okazas, kaj alkuris por rigardi. Li vidis testudon rampanta sur la planko. Ĝi aspektis vere kompatinda. Hŭang demandis al la kuiristoj, kial ili bruas pro la malgranda testudo.
"Ni estis kuirantaj ĉi tiun testudon por vi, Sinjoro. Mi levis la potkovrilon por vidi, ĉu ĝi estis bone kuirita, sed ĝi kaptis la kovrilon kaj elrampis. Ĝia dorso jam vundiĝis, sed ĝi ankoraŭ kapablas movi la kapon kaj krurojn. Tio timigis nin."
Hŭang Dehŭan ordonis la kuiristojn, ke ili portu la testudon al rivero kaj forliberigu ĝin. Li decidis, ke li neniam plu turmentu bestojn por manĝi. Li fariĝis vegetarano ekde tiam.
Jarojn poste, Hŭang suferis de febro. Liaj familianoj portis lin al riverbordo por ke la malvarmeta brizo komfortigu lin.
Iunokte li trovis, ke io grimpas sur lian korpon. Li tuj sentis malvarmeton kaj plezuron.
Kiam la suno leviĝis, li sentis sin iom malvarma kaj pli komforta je la brusto. Li rigardis malsupren kaj trovis, ke lia brusto estas kovrita de koto. Sur la lito sidis testudo. Kiam ĝi vidis, ke li jam vekiĝis, ĝi kapsignis al li kaj rampis eksteren.
Tiutage, Hŭang ekkapablis ellitiĝi kaj malaperis lia febro. Liaj familianoj diris al li, ke li reakiris sian vivon el la morto. La kuracisto diris, ke eble li jam mortus se la testudo ne venus akurate por malvarmigi lin.
Hŭang diris al siaj familianoj, kiel grave estas ne mortigi bestojn. Li vivis ĝis la aĝo de 80 jaroj kaj mortis pace sen ajna doloro aŭ malsano.
Iam ĉinoj ne vokis homon per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Ĉjuĝoŭ estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj.
Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉa al ĉiuj. Iun tagon li iris al Familio Hoŭ por kolekti imposton.
"Frato Hoŭ, mi jam petis, ke vi pagu ĉijaran imposton. Mi scias, ke neniu volas pagi, tamen mi devas plenumi la ordonon de mia superulo."
Hoŭ la Dua diris afable: "Fang la Tria, vi scias bone, ke ĉijara rikolto estas sufiĉe malbona. Ni nur havas neniom por pagi. Ĉu vi afablas doni al ni dek tagojn aŭ duonmonaton? Eble ni kapablos kolekti iom da brulligno por vendi kaj gajni monon por pagi la imposton al la reĝo."
Fang la Tria paŭzis por pripensi. Hoŭ la Dua ordonis sian edzinon prepari manĝon por la gasto. Ĵus kiam Sinjorino Hoŭ elpordiĝis kun la kuireja tranĉilo, Fang kvazaŭ ekvidis virinon en bruna kostumo staranta ekster la pordo kaj petanta, ke li estu bonkora por savi ŝian vivon.
Ĝuste tiam, aŭdiĝis kokina klukado. Li konsciis, ke la kokino estas bruna. Li do tuj diris al Hoŭ la Dua: "Mi jam manĝis. Nenion preparu por mi." La edzino de Hoŭ la Dua demetis sian tranĉilon, kaj la kokino estis ŝparita.
Kiam Fang revenis al Familio Hoŭ por la imposto post semajnoj, la bruna kokino atendis lin respektoplene ekster la pordo. Ĝi vicigis siajn idojn kaj ili ĝojiĝis vidinte lin.
Fang akceptis la monon kaj eliris. Kiam li trapasis rojon ĉe la kampo de Familio Hoŭ kaj ekgrimpis monton malproksiman, tigro trudiĝis el la arbaro kaj sin ĵetis al li. Fang la Tria dronis en granda paniko. Li povis fari nenion ol fermi siajn okulojn por atendi morton.
Tiam li aŭdis strangan bruon, li malfermis siajn okulojn kaj vidis, ke la kokino kaj kokidoj kune atakas la tigron. Kiel kokoj povas batali kontraŭ tigro? Ili flugis supren kaj bekpikadis ĝiajn okulojn. La tigro forkuris hurlante.
Fang la Tria perdis sian konscion. Kiam li vekiĝis, li revenis al Familio Hoŭ kaj aĉetis la kokinon kaj ĉiujn ĝiajn idojn per tre alta prezo. Li portis ilin hejmen kaj prizorgis ilin por ĉiam poste.
En Ming-dinastio (1368-1644 p. K.) estis laika budhano nomata Ŭang Ĉeng. Li ĉiam volontis helpi al aliaj, precipe al la malriĉuloj kaj orfoj.
Ŭang ĉantis budhisman sutron ĉiutage. Li estis tre pia, sed pro io li ne obeis nur unu el la budhistaj reguloj: Li ne estis vegetarano.
Li vivis dum malbona periodo. En la lando regis multaj katastrofoj, kaj tumultis banditoj kaj aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Li aŭdis, ke en iu kaverno vivis bonzo, kiu praktikas budhismon diligente kaj scipovas informi pri la antaŭo kaj la futuro. Li sciis la nunajn kaŭzojn kaj la estontajn rezultojn. Ŭang decidis viziti lin por peti instruon, malgraŭ la vojo longa kaj danĝera.
Poste, Ŭang atingis la kavernon de la bonzo post multaj malfacilaĵoj. Li salutis la bonzon: "Via Honora Majstro, la nuna mondo plenas de la banditoj kaj kontraŭleĝaĵoj. Oni estas subpremataj de tiuj posedantaj armilojn. Ni ne scias kiel daŭrigi nian vivadon. Ni dronas en granda katastrofo. Mi vizitas vin por peti vian favoron helpi nin pluvivi."
La bonzo ridetis: "Vi estas Ŭang Ĉeng, ĉu ne? "
Ŭang surpriziĝis: "Jes, Majstro, sed kiel vi scias mian nomon? Kio estas via honora instruo? "
"Se vi ne povas fariĝi vegetarano, vi nur vane elspezas vian tempon pri tiuj problemoj."
Ŭang demandis konstante, sed la bonzo respondis neniom plu. Ŭang povis fari nenion alian ol hejmenreveni kaj pripensadi kion li lernis. Li faris decidon, ke li manĝu viandon neniam plue.
Ŭang reiris al la kaverno post pluraj jaroj. Kiam la bonzo vidis lin, li ridis: "Bone, vi komprenis pri tio. Vi finfine memoras la instruon pri kompatemo en la koro."
"Ni vivas en la periodo, en kiu oni reciproke superruzas. La lando plenas de la banditoj. Nur tiuj, kiuj ne mortigas, povas vivi pace. Tio estas la ekvilibro de la universo."
Dirinte tion, la bonzo fermis siajn okulojn kaj daŭrigis sian meditadon.
Ŭang Ĉeng revenis hejmen kaj sciigis ĉiujn, ke neniu el tiuj, kiuj mortigas vivestaĵojn, povas ĝui pacon, ĉar mortigo kaŭzas mortigon. Se vi manĝas viandon, vi certe respondecas pri mortigado. Eĉ se vi faras bonajn aferojn, vi ne povas ĝui la veran pacon. Por ĝui pacon, oni devas klopodi por krei pacon anstataŭ suferon. La plej bona metodo por tio estas respekti ĉian vivestaĵon kaj manĝi nur vegetaran manĝaĵon.
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago
Avino Ŝju estis patrino de Imperia-akademiano Ŝju en la kortego. Ili vivis en Kunŝan-gubernio dum Ming-dinastio.
Avino Ŝju estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn. Ŝi helpadis la malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi praktikis budhistan kultadon matene kaj vespere, kaj ne forgesis eĉ en unu tago.
Ŝi estis afabla al la infanoj, kaj ĉiuj infanoj estis fidelaj al ŝi, tiel ili ĝuis feliĉan familion.
En 1637, Avino Ŝju celebris sian sesdekan naskiĝtagon. La sesdeka naskiĝtago estis grava por la ĉinoj, sed ŝi ne celebris la feston per kukoj kaj kandeloj. Tri tagojn antaŭ sia naskiĝtago, ŝi ordonis siajn infanojn pretigi manĝaĵojn kaj monon por ĉiuj malriĉuloj en la regiono.
La malriĉuloj kolektiĝis en ŝian domon je la naskiĝtago, kaj ĉiu el ili estis feliĉa. La festeno estis preparita per vegetaraj manĝaĵoj, kaj estis sufiĉe bongusta. Ĉiuj manĝis ĝissate.
La amikoj kaj parencoj de Avino Ŝju ankaŭ alvenis celebri la feston, sed ĉinoj kutime donis nur monon anstataŭ donacon je la naskiĝtago. Avino Ŝju ricevis multe da mono por sia naskiĝtago. Ŝi alvenigis sian nepon kaj diris al li: "Elspezu la monon presi La Lotusan Sutron por ĉiuj amikoj kaj parencoj."
En tiuj tagoj, la libropresado estas tre malfacila, kaj la libroj estas rare haveblaj. Oni devis gravuri la vortojn sur lignatabulo, vorton post vorto kaj paĝon post paĝo, por presi libron. La Lotusan Sutron oni finpresis por tri jaroj.
La sutro estis preta ĵus antaŭ ŝia 63-a naskiĝtago. Ŝi invitis ĉiujn siajn amikojn kaj parencojn al ŝia naskiĝtaga festeno, kaj ĉi-foje, ŝi donacis La Lotusan Sutron po unu al ili.
Avino Ŝju ĝuis longan vivon. Ŝi restis sana kaj vigloplena je la aĝo de okdek jaroj, kaj ŝi ĉiam havis bonan apetiton. Ĉiuj diris, ke ŝi aspektas ne pli ol sesdek jaroj. Ŝiaj gefiloj kaj genepoj diris, ke ili estas tiel feliĉaj kaj prosperaj, ĉar ĉiuj el ili estas vegetaranoj, kaj krome, Avino Ŝju faris tiel multajn bonajn aferojn. Ŝi vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj kaj forpasis plezure sen ajna malsano.
Jŭan Liŭĝŭang estis sperta sorto-divenisto. Li povis antaŭdiri onian sorton laŭ linioj de la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam potenca registara oficisto kondukis sian fileton al Jŭan informiĝi pri lia futuro. Jŭan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos en nur pluraj jaroj. Li informis tion al la oficisto.
La oficisto estis malĝojega. Sur la vojo al hejmo li renkontis bonzon, la bonzo demandis: "Pro kio vi aspektas tiel malĝoja?" La oficisto eksplikis, ke li havas malbonan informon de la sorto-divenisto. La bonzo ekzamenis la knabeton kaj esploris lian sorton. Li diris al la patro de la knabo: "Nur per kaŝa merito vi povas savi vian filon. Sed ne estas ĉiam bonŝanco por tio. Se vi volas akumuli kaŝan meriton, la plej bona metodo estas liberigi bestojn. Per tio vi povas protekti vian filon."
La oficisto faris ĵuron senprokraste, ke li neniam plu mortigu bestojn kaj laŭeble liberigu la katenitajn bestojn. Li laboris diligente dum pluraj jaroj, sed kiam li renkontis la bonzon, la bonzo diris: "Ne sufiĉas. Vi ankoraŭ ne akumulis sufiĉan meriton, kaj vi ankoraŭ ne povas savi vian filon."
La patro laboris des pli diligente savi bestojn. Kiam ajn estis bonŝanco por helpi al aliaj, ĉu al homoj aŭ al bestoj, li ĉiam estis la unua donaci monon kaj tempon. Tiel li savis sennombrajn vivojn. Kiam lia filo atingis la aĝon destinan al morto, li vivis sane kaj elkreskiĝis kiel junulo.
Poste, Jŭan Liŭĝŭang aŭdis pri tio. Ekde tiam, kiam ajn li vidis homon kun malbona sorto, li ĉiam instruis tiun fari bonajn aferojn kaj savi vivojn. Tiel, multaj homoj destinaj morti en mizero, vivis longan vivon, kaj multaj homoj destinaj al malriĉo, fariĝis riĉuloj.
Tu Ĉinŭu, la guberniestro de Ĉjantang en Ĝeĝjang-provinco malsaniĝis. Kuracisto donis al li eraran medicinaĵon pro malatento, kaj de tio li preskaŭ perdis sian vivon.
Tu Ĉinŭu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: "Mi ĵuras, ke mi dediĉu mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko estas savi ĉiujn en la mondo kaj penti pri la estintaj misfaroj. Do nenio krom tio estu pripensinda por mi."
Iun tagon, Bodisatvo Avalokiteŝvaro, la Kompatema Savanto, venis en lian sonĝon kaj diris: "En via pasinta vivo vi estis oficisto de Ĉu-regno. Kvankam honesta, vi estis tro rigora, ke al aliaj vi kaŭzis grandan suferon, kio devus esti evitita. Vi estis nek avara nek egoisma, sed via konduto perdigus al vi la postenon. Kaj krome, vi manĝis multajn bestojn, kaj via vivo mallongiĝos rezulte de tio."
"Feliĉe, la malsano elvekis vian konsciencon kaj vi faris elkoran ĵuron. Estis tre bone, ke vi firmvole decidis helpi aliajn kaj lasi nenian malamon en via koro. Se vi volas vivi pli longe, la plej granda kaŝa merito por tio estas savi vivestaĵojn. Elliberigu vivestaĵojn katenitajn en la kaĝoj aŭ breditajn por mortigo. Tio ankaŭ plialtigos la postenon al vi."
"Memoru kaj agu bone."
Vekiĝinte, Tu Ĉinŭu ordonis al siaj familianoj, ke ili ne plu mortigu bestojn. Li komencis donaci monon por liberigi la mortigotajn bestojn.
Efektive, li estis promociita kiel estro de Ĝjuĝjang-gubernio vintre, kaj en la sekva printempo, li resaniĝis el ĉiuj suferoj. Li estis tre dankema al la budhoj kaj bodisatvoj. Li ĉiam memoris sian ĵuron helpi al aliaj, kaj laŭeble instruis homojn ne plu mortigi, sed liberigi vivestaĵojn.
Tu estis honesta, kaj ĉiam faris sian taskon atenteme. Li ĝuis longan vivon kaj fine mortis hejme en maljuneco.
Dum Jŭan-dinastio (1279-1367), kiam la mongoloj sub Ĉenĝis Ĥano konkeris Ĉinion, estis riĉulo, kiu havas multe da mono, sed neniun infanon. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis naski filon, sed ilia deziro neniam realiĝis.
La riĉulo ĉiam malĝojis pro tio. "Kion miaj trezoroj utilos al mi, se mi havos neniun infanoj por heredi la havaĵon?"
"Kial vi ne vizitu templon kaj demandu tiean bonzon?" proponis iu amiko: "Li povas diri la pasintecon kaj antaŭvidi la estontecon. Li povas vin helpi, eĉ se neniu el la aliaj povus tion fari."
La riĉulo kaj lia edzino do iris al la templo. Ili esprimis sian estimon al la budhoj. Kiam ili vidis la bonzon, ili genuiĝis kaj klinis sian kapon al la tero.
"Majstro, mi petas vin sciigi al ni, kio eraras en ni. Ni deziras infanon multe pli ol ĉion alian, sed nia deziro neniam realiĝis."
La bonzo lotis kaj rigardis iliajn antaŭojn kaj estontecojn per sia magia povo. Poste, li diris al la riĉulo: "Vi ŝuldis multe en la pasintaj vivoj pro mortigo de bestoj. Vi mortigis la infanojn de multaj bestoj, kaj en ĉi tiu vivo, vi havas neniun infanon propran."
"La ŝuldo estis tiel peza, ke estas malfacile por repagi. Vi devas bedaŭri kaj penti. Se vi povas savi milionojn da vivoj, vi likvidos la ŝuldon. Se vi mortigus insekton aŭ vermon, eĉ pro senatento, vi devus savi cent aŭ pliajn vivojn kiel rekompencon."
"Tio estas la plej bona rimedo por ŝanĝi vian sorton kaj naskigi al vi infanon."
La riĉulo ege emociiĝis. Li iris en la ĉefan halon de la templo kaj faris ĵuron antaŭ la budhoj, ke ili neniam mortigu plue. Kiam la geedzoj revenis hejmen, ili eklaboris por savi vivestaĵojn, kaj elspezis plej multe da havaĵo por tio. Ili aĉetis porkojn, kokinojn kaj anasojn de la bazaro, kaj aranĝis, ke ili vivos liberaj ĝis la natura morto en la templo. Ili aĉetis fiŝojn, krabojn, angilojn kaj metis ilin en riveron. Ili estis tre piaj kaj partoprenis multajn ceremoniojn en la templo por penti pri siaj antaŭaj pekoj.
Ili persistis dum multaj jaroj. Longan tempon antaŭ ol ili savis milionon da vivoj, ili naskis knabon plaĉan kaj sanan.
Ilia filo estis tiel inteligenta, ke li trapasis la kortegan ekzamenon je la unua fojo post la kreskiĝo.
Antaŭ longa tempo iu nomata Ŭang Dalin vivis en Suĝoŭ-urbo. Ĉiuj vivestaĵoj estas karaj laŭ li. Li aĉetis bestojn kaj liberigis ilin de la kaĝoj.
Kiam ajn geknaboj en la vilaĝo kaptis fiŝojn, birdojn aŭ insektojn, li ĉiam pagis por ke ili forlasu ilin. Li diris al ili: "Estas ne bone mortigi bestojn. Ĉu vi ne vidas, kiel feliĉaj la birdoj estas en la arbaro? Kiam vi kaptas ilin, pripensu, kiel maltrankviliĝas iliaj gepatroj. Rigardu, kiel feliĉaj estas la fiŝoj en akvo. Ili naĝas tien kaj reen. Ili estas belaj en niaj okuloj. Pro kio vi ilin kaptas kaj pelas en morton? Vi vere devas ne mortigi."
La infanoj revenis hejmen kaj sciigis al siaj gepatroj, kion diris Ŭang. Iliaj gepatroj ankaŭ konsentis kun li.
Tiam Ŭang malsaniĝis. Li suferis de nekuracebla malsano. Kuracisto diris al liaj familianoj, ke ili elfosu tombon por li. Ĵus kiam li estis mortanta, li aŭdis feon parolanta al li. Li eĉ ne aŭdacis kredi siajn proprajn orelojn.
La feo diris al li: "Ŭang Dalin, nun estas tempo por via morto. Sed vi savis tiel multajn vivojn, tial vi ankaŭ savas vin mem. Vi ne mortos je la nuna tempo."
Ŭang malfermis siajn okulojn. "Mi ankoraŭ ne mortas!" Li diris al la familio. Poste, li ellitiĝis kaj tute resaniĝis.
Ŭang ne mortis tiam. Li vivis ĝis la aĝo de 97 jaroj. Liaj filoj, nepoj, pranepoj kaj prapranepoj vivis kune kun li en granda feliĉa familio.
Ŭang estis tiel fortuna, ĉar li havis bonan koron kaj kredis, ke ĉiuj vivoj estas same karaj.
Nun mi diru al vi malfeliĉan rakonton.
Antaŭ longa tempo estis registara oficisto, kies plej preferataj manĝaĵoj estas anseraj piedoj kaj kapra koro. Kiam li volis manĝi anserajn piedojn, li tenis la anseron sur fera poto, sub kiu brulas fajro. Kiam la fajro varmigis la poton, la ansero baraktis kaj kriis, sed la oficisto tute ne zorgis pri tio. La anseraj piedoj ŝvelis de la bruligo, kaj ĝia sango akumuliĝis en la piedojn kiam ĝi mortis de la sufero. Kiel kruele la oficisto preparis sian manĝaĵon.
Poste, la oficisto ordonis ligi kapron sur arbon. La kuiristoj senfeligis ĝin viva ĉe la ripoj, etendis la manon en ĝian korpon kaj eltiris ĝiajn koron kaj hepatojn. Ili kuiris tion kaj alportis kun vino. La mizera kapro blekis en doloro ĝis la morto.
La oficisto tiel mortigis multajn anserojn kaj kaprojn en la bruta maniero.
Iutage, viro kun aspekto de klerulo admonis la lin ŝanĝi sian konduton kaj ne plu mortigi senkulpajn bestojn. La oficisto ne akceptis la admonon. Anstataŭe, li insultis lin kolere per diversaj aĉaj vortoj.
"Tiel vi mortos de furunko", dirinte, la klerulo foriris.
La oficisto blasfemis post li des pli furioze. Sed post nelonge, li suferis de furunkoj en la tuta korpo. Ĉiutage li vivis en dolorego. Multaj famaj kuracistoj kuracis, sed neniu povis resanigi lin. Li mortis post nelonge, kaj lia korpo odoris tiel naŭza, ke neniu volis proksimiĝi.
En 1732 en Ŭjŝjing estis maldungito nomata Ŭej. Li havis pafilon. Li pafis centojn da birdoj aŭ vendis ilin aŭ manĝis ilin kun vino.
Ŭej ankaŭ ŝatis elfosi angilojn, kapti ranojn kaj allogi testudojn. Iam li eĉ metis venenon en lagon por elakvigi mortigitajn fiŝojn. Krom tio, li ankaŭ renversis la nestojn kaj forprenis la birdajn ovojn.
Liaj amikoj admonis lin: "Maljuna Ŭej, vi devas ĉesi mortigi bestojn. Vi povas terkulturi aŭ fari aliajn decajn laborojn.”
Maljuna Ŭej neniam akceptis ilian admonon. Anstataŭe, li kutime diris al ili, ke ili zorgu nur pri sia propra afero.
Maljuna Ŭej sin ŝarĝis per granda sanga ŝuldo jarojn poste. Li suferis de furunkoj en sia tuta korpo. Iuj furunkoj estis tiel grandaj kiel pigaj ovoj, kaj ĉiu furunko havis malmolan peceton en la centro je la grandeco de kuglo. Lia tuta korpo estis plena de puso. Tio dolorigis lin tiel, ke li kriegis kiel diablo torturata en la infero.
Ŭej mortis de sufero finfine en pluraj tagoj. Lia familio aĉetis ĉerkon por li. Kiam ili sin okupiĝas por la funebro, ili aŭdis strangan sonon. Ili rigardis kaj vidis, ke centoj da bestoj entrudiĝas en ilian domon. Ili estis stuporigitaj de tio. Ili vidis mirigite, ke amasoj da birdoj, kaproj, testudoj, kaj ranoj svarmas en la ĉambron. Antaŭ ol ili ekreagis, ĉiuj bestoj sturmis al la korpo de Maljuna Ŭej. Ia kadavron ili mordis, ŝiris, gratis, batis, pinĉis. Iuj eĉ tretis la kadavron per la piedoj, dum aliaj frapis ĝin per la kapo. Estis bildo timiga kaj nekredebla.
Lia familio sciis, ke tio ests rezulto de liaj fiaj kondutoj. Post nelonge, nenio restis en la kadavro de Maljuna Ŭej krom ostoj.
Iam estis oficisto, kiu ĵuris neniam mortigi vivestaĵojn, sed lia edzino estis malica kaj frandema. Ĉiutage ŝi mortigis plurajn bestojn por fari el ili bongustan pladon. Ŝia edzo neniam manĝis tiajn mortintajn bestojn.
Iutage ŝi ordonis pretigi abundan festenon por celebri sian naskiĝtagon. Ĉiuj porkoj, ŝafoj, kokinoj, kaj anasoj vekriis malĝoje, ĉar ili sciis, ke venos ilia fino.
Vidinte tion, la oficisto sentis grandan bedaŭron. Li admonis al la edzino: "Morgaŭ estos via naskiĝtago, sed ĉiuj tiuj bestoj mortos de tio. Vi devas domaĝi ilin kaj fari bonan aferon.”
Tio flamigis ŝin. Ŝi insultis: "Vi volas, ke mi fariĝu budhano kaj ĵuru ne plu mortigi bestojn? Se ĉiuj tion faros, en pluraj jaroj ĉie estos plena de bestoj. Mi ne obeu vin".
Ŝi atendis la festenon ĝojplene en la sekva tago. Kiam oni eltiris la unuan porkon kaj pikis ĝin per tranĉilo, ŝia animo iris en ĝian korpon, kaj ŝi sentis, ke la tranĉilo estas pikanta en ŝian propran korpon kaj disiganta ŝin.
Poste, kapro estis mortigata, kaj ŝi suferis de la sama sento, kiun suferis la kapro kiam ĝi estis mortigata. Jen venis la vico de kokino, kaj ŝia animo eniris en la kokinan korpon, kaj ŝi sentis, ke ŝia kolo estis torde rompita. Ŝi neniam imagis pri tiel granda sufero. Ĉiufoje, kiam iu ajn besto estis mortigata, ŝi sentis ĉiun ĝian doloron. Ŝi komprenis, ke ŝi kulpas. Ŝi diris al la kuiristoj, ke ili ĉesu mortigi la bestojn, sed forliberigu ilin.
Ekde tiam ŝi neniam plu mortigis bestojn nek manĝis viandon. Ŝi sciigis al ĉiuj, kian doloron la bestoj suferas, kiam ili estas mortigataj, kaj kiel malĝuste estas, ke oni mortigas la neparoleblajn bestojn nur por manĝi.
Ŝi vivis longan vivon pro siaj bona konduto kaj kompatemo.
40. Vizito de Animo-kolektanto
Ĝao pasis la kortegan ekzamenon kaj gajnis akademian diplomon de Talentulo. Li estis bonkora kaj honesta, ĉiam atentema por ne esti malutila al bestoj.
Iutage li iris viziti plurajn parencojn. Kiam la pramo, sur kiu li sidas, atingis la centron de la rivero, kiun ili trapasas, li rimarkis iun staranta sur la pramo. Strange, li aspektis tiel, kiel lia servisto, kiu mortis antaŭ tri jaroj.
"Kion vi faras?" Ĝao demandis lin.
"Mi laboras en la mondo de animoj. Mia profesio estas kolekti la animojn de tiuj, kiuj estas mortontaj." La mortinta servisto respondis. "Hodiaŭ mi kolektos tri animojn."
"Kies?" demandis Ĝao.
"Unu el ili vivas sur la bordo, la dua estas unu el la parencoj, kiujn vi vizitos, la tria...”
"Kiu estas la tria?" Ĝao demandis, sed lia mortinta servisto respondis nenion. Ĝao komprenis, ke la tria amimo kolektota estas de neniu alia ol li mem.
Lia mortinta servisto diris, ke li ne timu. "Se ĉi-nokte mi ne iros al vi, do ĉio estos bona.”
"Pro kio?”
"Oni postulis al mi sur la vojo al ĉitie, ke mi forlasu vin, ĉar vi estas bonkora kaj neniom mortigas.”
Kiam Ĝao atingis la domon de siaj parencoj, li aŭdis mornan ploradon. Iu mortis. Li sin returnis kaj revenis hejmen. Lia servisto ne venis al li tiunokte. Ĉio estis bona.
Ĝao havis longan kaj utilan vivon. Li estis feliĉa kaj prospera, ĉar li nenion mortigis. Se vi domaĝas vivon de aliaj, vian vivon vi ŝparas.
Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Ĝjangŝan, Ĝeĝjang-provinco. Li opiniis, ke estas amuze mortigi bestojn. Post la edziĝo, kvankam li jam aĝis pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.
Iun tagon en Majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis la farmulon, ĝi rigardis lin kun peta esprimo, kaj etendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estus timigita kaj petus lian indulgon.
"Mi mortigos vin sendube," diris la farmulo. La serpento komencis forkuri, sed la farmulo hakis ĝin en du pecojn per la sarkilo.
Kiam la serpento ne plu movis, la farmulo metis la sarkilon sur la ŝultron kaj daŭrigis sian vojon kantante plezure.
Tiuvespere, lia filo sonĝis, ke granda serpento mordas lin. Vekiĝinte pro timego, li eksuferis de febro kaj tremegis. Li murmuradis senĉese, "Dolore! Kiel dolore mi suferas!"
Lia patro ne sciis kion fari kontraŭ tio kiam li vidis tion. Apenaŭ li volis inviti kuraciston, kiam lia filo etendis sian langon ― tiel longan, ke ĝi ne plu similis al tiu de la malgranda knabo, sed similis al tiu de la serpento.
"Filo, mia filo!" lia patro ekkriis korŝire, sed estis jam tro malfrue. Lia filo mortis post nelonge.
Gujĝou estis malriĉa regiono en Ĉinio. Ĝi estas monteca provinco en la sudokcidento. Tie vivis homo nomata Lu, kiu preferis manĝi angilojn tiel, ke sen angiloj li ne povis manĝi.
Se iu demandis, pro kio li manĝis tiel multajn angilojn, li ĉiam respondis: "Ili estas vere bongustaj."
Iutage kiam li estis sesdek-jara, li iris al la bazaro por aĉeti plurajn angilojn freŝajn kaj dikajn.
Vendisto kriis, "Volas aĉeti fiŝojn? fiŝojn vivajn, freŝajn kaj dikajn! Aĉetu ĉitie!"
"Ĉu vi havas angilojn?" demandis Lu.
"Ĉitie en tiu urno," respondis la vendisto. Lu volvis la manikon kaj etendis la brakon en la urnon por elekti dikajn angilojn. Li estis tiel sperta, ke li povas elekti bongustajn angilojn nur per palpo anstataŭ per vido.
Sed la afero iris malsame tiutage. Kiam li etendis sian brakon en la urnon, lia vizaĝo subite perdis la ordinaran koloron, kaj li ekblekis kiel vundita bovo. Ĉiuj rigardis al li, kaj ili vidis, ke ĉiuj angiloj en la urno atakas lian brakon, kaj mordas lin laŭeble plej forte.
Neniu sciis kion fari. Ili neniel kapablis preni la angilojn for de la brako. Iu kuris al la hejmo de Lu, kaj liaj gefiloj elkuris por savi lin per akra tondilo. Kiam ili detondis la angilojn, la angilaj kapoj ankoraŭ restis en la brako, kun la dentoj profunde pikintaj en la karno. Kiam oni finfine elprenis la kapojn de la angiloj, la karno jam defalis de lia brako de Lu, kaj li mortis baldaŭ de doloro.
Lia nomo estis Ŭang, kaj oni moknomis lin Veneno. Li loĝis en Henglin ekster Ĉangĝou-urbo, Ĝjangsu-provinco. Ĉe Henglin estis akreoj da fragmitoj, kaj tie vivis multaj paseroj. Veneno Ŭang bredis ferocan aglon kaj trejnis ĝin atenteme. Poste, li faris grandan reton kaj portis ĝin al la fragmitejo. Li ellasis la aglon, kiu flugis tien kaj reen en la ĉielo. Kiam la paseroj vidis sian naturan malamikon, ili disflugis ĉien panike, kaj multe el ili entrudis en la reton de Veneno Ŭang. Certe, oni ne povas teni la katenitajn paserojn longe. Ili preferas sin mortigi morde rompinte sian langon ol vivi longe en la kaĝo. Kaj krome, Veneno Ŭang ankaŭ ne volis bredi ilin en la kaĝo. Li rompis ilian kapon per granda ŝtono kaj portis iliajn korpojn al bazaro por vendi kiel viandon. Tio estas lia vivrimedo, kaj li fieris pri sia artifiko.
Pro kio oni kromnomis lin Veneno? Li estis malica kaj kruela. Li ĉiam volis agi laŭ sia propra plaĉo, spite al onia admono. Se iu senatente tuŝis lian paseran reton, li blasfemadis lin per plej timigaj kaj malbonaj vortoj, kiujn li kapablas elpensi. Li povis senĉese insultadi tutan tagon. Pro tio, ĉiuj en la regiono sciis lin, kaj malestimis lin.
Finfine, li eksuferis de stranga malsano, kiun neniu el la kuracistoj vidis. La tuta korpo doloregis al li, ke li ruliĝis tien kaj reen en la lito. Li ĝemis, ploris, kaj petadis kuracistojn helpi, sed neniu el ili sciis kiel kuraci lin. Li tute perdis la estintan arogantecon, kaj lia vizaĝo distordiĝis de doloro. Kiu ajn venis, li ĉiam petis murmure, "Estu bonkora al mi, kaj bonvolu min helpi." Sed neniu sciis kion fari kontraŭ tio. Liaj najbaroj diris, ke liaj voĉo kaj aspekto similas al tio de la rete katenitaj paseroj.
Plurajn tagojn poste, la doloro suferigis lin tiel, ke li morde rompis sian langon kaj mortis. Li mortis en terura maniero, ĉar li havis teruran vivon.
En 1576, Han Ŝineng de Ĉanggĝou-urbo, Ĝjangsu-provinco sonĝis, ke feo en brile ora kostumo diris al li, "Gratulon! Mi alportas bonan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego."
Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. "Pro kio?" li demandis la feon.
La feo diris: "Via Honora Avo, Han Jongĉun, estis malriĉa. Kvankam li ne havis sufiĉan monon por vivteni la familion, tamen li ŝatis liberigi bestojn. Ĉiumatene, kiam la suno leviĝis, li iris al rojo ĉe la domo kun balailo. Vi scias, ke 'Spiralaj Leonoj', kiel tiuj helikoj alinomataj, vagis el la rojo nokte. Via avo balais ilin kaj remetis ilin en la rojon, kie ili estis sendanĝeraj kaj neniu el la homoj povus treti ilin pro malatento. Iam li estis tiel malriĉa ke li havis neniom por manĝi, li do balais laŭ la rojo kilometrojn por forgesi la malsaton. Tiel li savis milojn kaj milojn da 'spiralaj leonoj'.
"Oni kutime mokridis je li. 'Ĉu vi ne povas elspezi vian tempon fari ion pli bonan ol tion?' iuj diris, kaj aliaj demandis, 'Se vi estas tiel malsata, kial ne manĝu la helikojn? Ĉiuj ja scias bone, ke ili estas bongustaj.' Plej multe el ili nur mokis kaj nomis lin malsaĝulo, sed li tute ne atentis pri tio. Li daŭrigis tion, kio estas prava laŭ li. Li tute ne pensis, ke estas necese atenti kion oni diras pri li. Kaj tiamaniere, ĉiufoje kiam li metis la 'spiralajn leonojn' sekure en la akvon, li havis mirindan senton de kontenteco. Li ĝuis feliĉon, kaj tian feliĉon oni ne povas aĉeti per mono.
"Via avo persiste faris tion pli ol kvardek jarojn. Li savis tiel multajn vivojn, ke tio ne nur portis grandan fortunon al li mem, sed ankaŭ al liaj infanoj kaj prainfanoj por multaj generacioj. Ankaŭ vi profitas de lia bonkoreco."
Tiam la sonĝo ĉesis. Han Shineng sin okupis en sia laboro. Kaj vere, li promociiĝis pli kaj pli alten, ĝis fine li gajnis la postenon plej altan en ĉiuj ĉinaj kortegoj. Oni sendis lin al Koreo kiel specialan misiulon. Li estis grava kaj potenca, kaj dank' al lia bonkoreco, lia familio prosperis dum multaj generacioj.
En 1836 la registaro de Ĝjangjin-gubernio publikigis novan leĝon, ke estas malpermesite mortigi ranojn, ĉar ranoj manĝas fiinsektojn kaj protektas plantojn. Pro tio, oni ne rajtis mortigi ranojn por manĝi.
Kiam la leĝo publikiĝis, oni sciigis tion al Ĝang Aŝji. Li sin vivtenis per kaptado kaj vendado de ranoj en la bazaro kiel viando. Li ne scipovis legi, tial li ne sciis pri tio. Informiĝinte pri la nova leĝo, li ne ŝatis tion, kion li aŭdis.
"Bone, mi ne obeu tiun leĝaĉon. Pro kio oni forrezignu tiel bongustajn ranojn?" Li estis tiel malĝentila kaj obstina, ke liaj amikoj ĉesis admoni lin ŝanĝi la okupon. Tiel li mortigis multajn ranojn.
Li ŝatis aĉeti kaj trinki vinon per la mono gajnita per ranoj. Li ĉiam diris: "kiel oni pekas pro kaptado de ranoj? Rigardu, mi ja vivas sufiĉe bone."
Liaj amikoj diris al li: "Jes, sed tio fakte ne estas bona afero, ĉar tio estas kontraŭleĝa."
Tio kolerigis Aŝji: "Je kio gravas la leĝo? Multaj homoj agas kontraŭ la leĝoj, ne nur mi!"
Sed en iu ŝtorma nokto, Ĝang Aŝji malaperis. En la sekva tago, ĉesis la ŝtormo, kaj la vilaĝanoj trovis lin. Li falis en riveron kaj dronis. Tiaj aferoj ankaŭ povus okazis al aliaj, tamen la eksterordinara afero estas tio, ke centoj da ranoj venis kaj manĝis lian kadavron, por venĝi al ĉiuj siaj parencoj venditaj de Ĝang kiel manĝaĵo.
Neniu vidis tian bildon antaŭe. Ili konsciis, ke eĉ se oni povas eskapi de la puno pro la registara leĝo, oni ne povas eskapi de la puno pro la universa leĝo.
Via bono estos rekompencita per bono, kaj via malbono estos ankaŭ rekompencita per malbono, frue aŭ malfrue.
En "Rekordo pri Vasta Amo", Meng Ping'an notis jenan rakonton:
En Suĝou-urbo estis speciala restoracio famkonata pro sia angila nudelo. La mastro Dai Dapan estis aĉulo. Li estis kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, en kiu li kuiras la angilojn, kaj metis la vivajn angilojn en ĝin. Kiam li metis la vaporumilon super la fajro, la angiloj en ĝi movadis tien kaj reen panike por forkuri, kaj tranĉis sian korpon per la najloj. Ilia sango fluis en la nudelon. Multaj klientoj opiniis, ke gusto de la nudelo estas bonega.
Iun tagon, Dai kalkulis sian konton per abako. Li levis la kapon kaj ridegis, "Ha, ha, ha! Mi pli kaj pli riĉiĝas!"
"Paĉjo," diris lia filo, Daj Ŝjiŝjin, "Ni faru alian komercon. Estas tro kruele gajni monon tia-maniere eĉ se ni pli kaj pli riĉiĝas."
"Malsaĝuleto! Por kio ni vivas anstataŭ por mono? For! Aliaj komercoj? Per kia komerco ni povas enspezi tiel multe? Vi estas plena de absurdaĵoj!"
Iutage, Dai Dapan ne plu vidiĝis. Daj Ŝjiŝjin serĉis lin ĉie. Iu el la najbaroj enkuris kaj raportis: "Ni jam trovis lin. Rapidu. Li estas en la rivero!"
Daj Ŝjiŝjin kuris al la bordo, kie ĉiuj vilaĝanoj staris kaj rigardis la strangan vidaĵon. Dai Dapan estis dronigita de centoj da angiloj, kiuj tiris lin en akvon ĝis lia morto.
Ĝao Jong estis kolportisto. Li kaptis kaj vendis krabojn por vivteno, tial li mortigis multajn vivaĵojn, sed li estis tre fidela al sia patrino. Li elspezis neniom el la gajnita mono por si men, sed nur por prizorgi sian maljunan patrinon. Ĉiuj diris, ke li estas tre fidela.
Kvankam la filo estis bona, sed la patrino estis malica. Ŝi neniam instruis sian filon fari bonajn aferojn. Ŝi elspezadis eĉ ĉiujn monerojn gajnitajn de la filo manĝi kaj drinki.
Fine, ŝi eksuferis de malsano. Ŝi ĝemis de doloro en la lito. Foje, kiam Ĝao Jong revenis hejmen, li estis terurigita de la vidaĵo. Lia patrino kondutis freneze. Ŝi tenis enmane kanaban ŝnuron, kiun Ĝao Jong uzis por ligi la krabojn, ĝin enbuŝigis kaj englutis. Ĝao Jong hastis por ĉesigi ŝin, tamen ŝi puŝis lin for de si. Iom poste, ŝi eltiris la ŝnuron, sed apenaŭ ŝi elbuŝigis ĝin, ŝi denove englutis ĝin. Ŝi ĝemadis kaj vomadis dum la tuta tempo. La najbaroj aŭdis tion kaj alvenis por vidi, kio okazas.
La ŝnuro estis kovrita de sango kaj malpuraĵo en ŝiaj pulmo kaj intestoj, kaj la ĉambro estis plena de fiodoro. Tio estis tiel naŭza, ke multaj el la najbaroj ne povis sin deteni de vomado.
Fine Sinjorino Ĝao sin klinis al la kapkuseno kaj diris anhelante, "Mia filo mortigis multajn krabojn por gajni monon. Tio estas peko kontraŭ la naturo, sed almenaŭ li estas fidela kaj uzas la monon por vivteni min. Sed mi ne scipovis elspezi la monon en ĝusta maniero! Mi fiuzis la sangomakulitan monon por manĝi kaj drinki, tial mi havas timindan ŝuldon por pagi. Mi devas purigi mian internaĵon, alie, mi suferos des pli grandan doloron pro mia malico."
Ĝao Jong bedaŭris, ke li sin vivtenis per la sufero de tiel multaj senkulpaj kraboj. La patrino kaj la filo ploradis kaj ploradis. Nelonge poste, la patrino de Ĝao Jong mortis mizere.
48. Birdoj Omaĝantaj al la Reĝo
"Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?" demandis Sinjorino Ŝje.
La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.
Ŝje suferis de granda furunko sur sia dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. Oni provis multajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.
Kuracisto Lin diris: "Lia malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per mono povas kuraci lin."
Iu el la konsultaj kuracistoj diris: "Tio estas malsano tre rara, tiel rara, ke eble vi eĉ neniam aŭdis. Ĝi nomiĝas 'Birdoj omaĝantaj al la Reĝo'". Kiam Sinjorino Ŝje aŭdis tion, ŝi ekkriis kaj svenis.
Ŝje estis tre riĉa. Li komencis sian vivon kiel malriĉa knabo, kaj enspezis diligente kaj honeste per la ligna komerco. Li vere ne havis aliajn malbonajn kutimojn, krom nur unu specialan malavantaĝon, komunan al multaj ĉinoj: Li estis frandema. Kiam li okazigis festenon, li elspezadis laŭeble plej multe da mono por la eksterordinaraj pladaĵoj.
Li preferis ian grandan kaj abundan pladaĵon. Oni mortigis grandan kaj dikan anason, kaj plenigis ĝian ventron per paseroj antaŭ la kuirado. Kiam la plado estis preta, la manĝantoj malfermis la anasan ventron per manĝbastonetoj, kaj trovis la paserojn en la anaso. La plado estis nomata "Birdoj Omaĝantaj al la Reĝo".
Jen kial Sinjorino Ŝje teruriĝis je la vortoj de la kuracisto. La malsano de la edzo havis la saman nomon de lia preferata plado. Por la festenoj dmu multaj jaroj, Ŝje mortigis tiel multajn birdojn, ke li mem eksuferis de tio.
Iu ajn, kiu havis furunkon, scias bone, kian doloron li suferis. La tuta dorso de Ŝje estis plena de furunkoj. Ili ne nur doloris, sed ankaŭ fiodoris. Li suferis plurajn monatojn kaj finfine mortis. Li suferigis tiel multajn bestojn, do lia riĉaĵo donis al li nenian helpon.
Ŝen ŬenBaŭ loĝis ĉe la granda lago Taihu. Li estis bonkora, kaj ankaŭ lia tuta familio estis ĝentila kaj bonkora. Ili liberigis la katenitajn bestojn kiam ajn ili povis.
"Ĉu vi jam liberigis la birdojn, kiujn mi aĉetis de la ĉasistoj tagmeze?" Ŝen demandis al sia edzino.
"Jes, mi jam liberigis ĉiujn," ŝi respondis.
"Bonege!" Ŝen diris: "Nun ili povas libere flugi kien ajn laŭ sia plaĉo. Ili povas flugi en la ĉielo aŭ ripozi sur la branĉoj en la arbaro." Tia penso tiel feliĉigis al Ŝen, ke li ekridis elkore.
Multaj homoj en la regiono kaptis la bestojn kaj fiŝojn. Nur Gesinjoroj Ŝen estis malsamaj. Kiam iliaj najbaroj kaptis bestojn, ili ĉiam aĉetis tiel multe kiel eble kaj liberigis ilin. La najbaroj certigis al si, ke ili estas frenezaj. "por kio ili elspezas monon por pluraj birdoj? Kian bonon tio donas al ili? "
"Ili estas neniu aliaj ol malsaĝuloj!" La najbaroj ofte tiel diris.
Sed iunokte, ĉiuj endormiĝis krom Maljuna Li, kiu suferis de sendormeco. Li aŭdis bruon el la strato. Kiam li rigardis eksteren, li falis teren terurigite.
En la strato li vidis du demonojn semantajn epidemion. Nun ni certe diras, ke bakterioj alportas epidemion. Eble la bakterioj estas speco de demonoj. Malgraŭ ĉio, bakterioj estas timindaj por imagi, kaj la demonoj, kiujn Maljuna Li vidis, certe estis teruraj. Ili portis multajn malgrandajn flagetojn en la mano.
Iu el la demonoj demandis: "Ĉu flageto po unu domo? "
"Prave," diris la alia, "Sed ne la tiea domo. Tio estas la domo de Gesinjoroj Ŝen. Ili liberigis multajn kaptitajn bestojn, tial ni rajtas fari nenion kontraŭ ili."
En pluraj tagoj, terura epidemio balais la regionon ĉirkaŭ Taihu-lago. En malpli ol semajno, pli ol duono da homoj mortis de tio.
Sed strange, neniu en la familio Ŝen malsaniĝis. Liaj najbaroj eksciis tiam, ke bona konduto povas gajni bonan rekompencon. Ŝen ŬenBaŭ vivis ĝis maljuna aĝo kaj mortis pace, sen ajna sufero.
Iam estis barbiro nomata Ljang Ĝjaŝou en Ŭuŭej-gubernio, Anhŭi-Provinco. Lia kapo estis pinta je la verto kiel tiu de cervo, kaj liaj okuloj estis malgrandaj kiel tiuj de rato. Li estis malbela. La ekstera malbeleco estis nenio kompare kun lia malica koro. Li ĉiam kvereladis kaj ĉantaĝadis. Li neniam provis plibonigi siajn konduton kaj sintenon.
Li estis ankaŭ tre avida. Lia ŝatata manĝaĵo estas ranoj ― ilin la ĉinoj nomas "Kokojn de la Kampo". Li ne manĝis sen ranoj. Li scipovis multajn metodojn por kuiri ranojn. Li havis multajn amikojn, kiuj estis ne pli bonaj ol li, kaj ili ĉiuj diris, ke la ranoj kuiritaj de Ljang Ĝjaŝou estas plej bongustaj.
Ju pli ili laŭdis lin, des pli da ranoj Ljang mortigis, kvazaŭ la ranoj estus liaj malamikoj, kiujn li volas ekstermi. Li tiel agis ĝis li atingis aĝon de 40 jaroj, kiel mezaĝulo.
Iun nokton, li dronis en profundan dormon. Tiam li sentis jukon en la tuta korpo. Li kvazaŭ vidis, ke lia tuta lito estas plena de ranoj. La ranoj kovris la litkovrilojn, la kapsusenojn, kaj la litkapon. Ĉie estis ranoj.
"Strange!" li diris al si mem, "Bone! Mi scias bone, kion mi faru kontraŭ ili." Li amasigis la ranojn kaj metis ilin en la poton. Kiam li revenis al la dormĉambro, li denove trovis, ke lia lito estas kovrita de pli da ranoj.
Ljang trapasis la tutan nokton tiamaniere. Li senĉese kaptadis ranojn de sur sia lito. En la sekva tago, li alvokis plurajn amikojn kaj diris al ili, kiel li pasigis la nokton kolektante ranojn de sia lito. Sed liaj amikoj neniel povis imagi pri tio.
Subite, Ljang ekkaptis sin je la ŝultro.
"Jen revenas la ranoj," li kriis.
"Mi vidas nenion," diris unu el liaj amikoj.
"Jen! Ĉitie, estas rano sur miaj brovoj! Nun alia estas en miaj haroj!" Ljang panikiĝis, kaj ankaŭ liaj amikoj konfuziĝis. Ili ne povis vidi eĉ ombron de rano. Ili nur vidis, ke Ljang kuregis, forrazis siajn haron kaj brovojn per razilo. Sed ili vidis neniun ranon. "Eble li freneziĝis," ili flustris.
Ekde tiam, Ljang vidis ranojn atakantaj lin ĉiutage. Li provis sin defendi per raziloj, sed la ranoj senĉese venis. Li petis, ke liaj amikoj helpu, sed nur li povas vidi la tiel nomatajn ranojn. Li vivis freneze ses monatojn antaŭ ol li mortis finfine.
Ĉu li estis elĉerpita de bataloj kontraŭ la ranoj? Ĉu la ranoj venĝis? Aŭ ĉu li freneziĝis? Neniu certas pri tio. Sed ĉiuj sciis, ke se li ne kuiris tiel multe da ranoj, li ne suferis tiel terure.
Enhavo Bonvenas viaj proponoj kaj opinioj
Renovigitaj je 2006-06-07
Parto en blua koloro estas nove modifitaj. 2006-01-03